Christoph Waltz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Waltz
Oskar-premiito
Persona informo
Christoph Waltz
Naskiĝo 4-an de oktobro 1956 (1956-10-04) (67-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanaanglafranca vd
Loĝloko BerlinoLos-Anĝeleso vd
Ŝtataneco GermanioAŭstrio vd
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Theresianum • Max-Reinhardt-seminario vd
Familio
Patro Johannes Waltz vd
Patrino Elisabeth Urbancic vd
Parencoj Rudolf von Urban • Maria Mayen vd
Profesio
Okupo aktoro • reĝisoro • filmaktoro • teatra reĝisoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christoph WALTZ (la 4-an de oktobro 1956) estas aŭstra kinoaktoro kaj reĝisoro, gajninto de du Oskaroj, du Oraj Globoj kaj premio BAFTA en la plej bona flankaktoro kategorio, kaj la premio plej bona aktoro de la Festivalo de Cannes, li famiĝis en du filmoj de Quentin Tarantino, pro sia portretado de la fikcia rolulo de kolonelo Hans Landa en Inglourious Basterds (Malhonoraj Bastardoj), la rolulo de D-ro King Schultz en Django Unchained, kaj la fiulo Ernst Stavro Blofeld en la filmo Spectre, kiu estas la 24-a filmo de la James Bond filmserio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Waltz kaj lia edzino Judith Holste ĉe la 82a Akademiaj Premioj en 2010

Waltz naskiĝis en Vieno, Aŭstrio. Liaj gepatroj estis paro da dezajnistoj, kaj lia avo estis aktoro. Li komencis studi aktoradon ĉe Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno, kaj ĉe la Lee Strasberg Theatre and Film Institute en Novjorko. Li dividas sian tempon inter Londono, Vieno kaj Los-Anĝeleso.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li komencis kiel scenejaktoro kaj aperis sur scenejoj en Svislando same kiel en la Burgoteatrejo en Aŭstrio.

Post sukcesa televidkariero kaj partopreno en pluraj lokaj filmoj, la relative malfrua sukceso de Waltz kiel aktoro venis en 2009, kiam li estis akceptita por la gvidrolo kune kun Brad Pitt en la militdramo de Quentin Tarantino Inglourious Basterds. En la filmo Waltz rolis kiel SS-kolonelo Hans Landa, konata kiel la "Juda Ĉasisto". Por lia rolo en la filmo, Waltz gajnis la Oskaron por Plej bona flankaktoro, la Plejbone Aktoro-Premion ĉe la Festivalo de Cannes kaj la Premio Ora Globo, premio Screen Actors Guild kaj BAFTA Premio por Plej bona Aktoro en Flanka Rolo.

En la 2012 filmo Django Unchained, li rolis kiel la rolulo de Dr. King Schultz, germana premiĉasisto en la periodo antaŭ la Civita Milito de Usono. Pro sia rolo li duafoje ricevis la Akademian Premion por Flankaktoro.

En novembro 2015, li rolis kiel la ĉefa fiulo en la James Bond-a filmo "Spectre", Ernst Stavro Blofeld, la ĵurita kaj plej granda malamiko de Bond en la filmo kaj la gvidanto de la fikcia terorista organizo "SPECTRE".

En 2017, li agis en la sendependa dramfilmo Tulip Fever, kune kun Alicia Vikander kaj Cara Delevingne.

Waltz estas la dua aŭstra kinoaktoro en la historio, kiu gajnis la Akademian Premion post Joseph Shieldkraut, kiu gajnis la premion en 1937 pro sia agado en la filmo La Vivo de Emile Zola.

En 2019, Waltz reĝisoris la draman filmon GeorgeTown (Ĝorĝtaŭno). La filmo estas bazita sur la vivo de Viola Hermes Drath kaj ŝia murdo.

En 2023, li komencis ĉefroli en la serio de suspenso kaj spionado The Counselor de Amazon Prime Video.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Rolo Noto
1981 Head Stand Marcus Doran
1982 Fire and Sword Tristan
1986 Wonfried Friedrich Nietzsche
1988 Faster than the eye Cop
1995 Beginning of Something Harbert
1995 Catherine the Great
2000 Decent Criminalist
2009 Inglourious Basterds Kolonelo Hans Landa
2011 The Green Hornet Benjamin Chadnovsky
Water for Elephants Aŭgusto Rosenbluth
The Three Musketeers Kardinalo Richelieu
Carnage Alan Cowan
2012 Django Unchained Dr. King Schultz
2013 The Zero Theorem Kwon Leth
Epic Mandragoro dublado
Muppets Most Wanted en sia propra rolo
How to get rid of the Boss 2 Brett Henson
Big eyes Kiel Walter Keane
2015 Spectre Ernst Stavro Blofeld
2016 The Legend of Tarzan Kapitano Leon Rom
2017 Tulip fever Cornelis Sandworth
Downsizing Dusan Mirkovic
2019 Alita: Battle Angel D-ro Dyson Ido
2020 The Most Dangerous Game Miles Saylers televida serio
No Time to Die Ernst Stavro Blofeld
The French Dispatch Boriso
2022 Guillermo del Toro's Pinocchio la vulpo dublado
Dead for a Dollar Max Borland
2023 - Nuntempe The Consultant Rigus Patoff gvidrolo; 8 ĉapitroj
Por esti publikigota Gilded Rage Thomas Gilbert Sr
The Portable Door Humphrey Wells

Aŭdlibroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]