Christophe Glaser
Christophe Glaser (1628-1678) | ||
---|---|---|
"Traktaĵo pri kemio" verko unue eldonita de Christophe Glaser en 1663.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1615[1] en Bazelo, Svisio | |
Morto | 1678 en Bazelo, Svisio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Svislando Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo Reĝa Ĝardeno pri Medicinaj Plantoj | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto apotekisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christophe GLASER (1615-1672) estis svisa apotekisto, kuracisto, kemiisto kaj aŭtoro de iu "Traité de la Chymie" ("Traktaĵo pri Kemio") kiu estis trifoje eldonita ekde 1663. Li estis la unua persono kiu faris klaran distingon inter kemio kaj alkemio. En sia verko, Glaser asertas ke la termino alkemio devus limigi ĝian uzon al la transmutacio de metaloj. Glaser estis profesoro kaj elmontranto pri kemio en la Reĝa Ĝardeno pri Medicinal Plantoj kaj estis sukcedanto de Nicaise Lefebre. En 1672 Glaser estis anstataŭita de Moyse Charas (1619-1698), indikita de li mem, por la sama posteno.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis medicinon kaj apoteko en la Universitato de Bazelo. Post tio, li vojaĝis al Eŭropo, precipe al Karniolo, Hungario kaj Transsilvanio, kie li studis minadon precipe.
En la 1650-aj jaroj, li malfermis apotekon en Parizo. Antoine Vallot (1594-1671), inspektoro de la Jardin du Roi, ofertis al li la katedron de kemio kiu fariĝis vaka post la foriro de Nicaise Lefebvre en 1660. Sed en 1665, Guy-Crescent Fagon ricevis la duan katedron de kemio por anstataŭigi Urbain Baudinot (1615-1672). Glaser tiam estis devigita iĝi la asistanto de Fagon, kio ne okazis sen konflikto. Li poste forlasis oficejon en 1671.
Antoine Vallot, profesoro pri kemio ĉe la Jardin du Roi, sed pli grave influa kortega kuracisto kaj administranto de la Ĝardeno, estis lia grava patrono. Vallot respondecis pri la nomumoj de Glaser kiel apotekisto-ordinara al Ludoviko la 14-a kaj la Duko de Orleano. La dua eldono de "Traité de la chymie" de Glaser (1667) estas dediĉita al Vallot. De Milt sugestas ke Fagon (kiu iĝis influa kortega kuracisto), sendita fare de Vallot al la botanikaj ĝardenoj de Eŭropo en 1658, estis la respondeculo pri la ekloĝado de Glaser en Parizo.
Alia protektanto de Glaser estis Nicolas Fouquet, la malbonŝanca inspektoro pri financoj. Contant diras ke unu el la kliento en la apotekbutiko de Glaser estis la patrino de Fouquet kaj pere de ŝi Glaser akiris la protekton de Fouquet. Fouquet siavice rekomendis lin al Vallot ĉe la Jardin du Roi. Kun tiu subteno li iĝis apotekisto de la Duko de Orleano kaj de la reĝo, kaj kiam Lefebvre foriris li ricevis la postenon ĉe la Ĝardeno.
En 1672, li estis implicita en la Brinvilliers-venenkazo. La markizino de Brinvilliers, kun ŝia komplico Gaudin de Sainte-Croix, uzis recepton de Glaser por fari la venenon kiu rezultis en la morto de la patro de la markizino (1666) kaj du fratojn (1669 & 1670). Post mallonga restado en la Bastille, ĝis determinado ke Glaser ne sciis kiel la blanka arseniko kiun li vendis Saint-Croix estis uzota, Glaser malaperis de la publika vivo. Ĉe ŝia esplordemandado en 1676, la markizino konfirmis ke Glaser preparis la venenon por Sainte-Croix.
En 1663 en Parizo li publikigis la Traicté de la chymie, instruante per mallonga kaj facila metodo ĉiujn siajn plej necesajn preparojn, kiuj inkludis certan parton de alĥemio. Lia traktaĵo baziĝas sur kvin principoj: spirito, salo, sulfuro, akvo kaj tero. Christophe Glase estas malkovrinto de la "polychreste" aŭ kalia sulfato kiu portas lian nomon.
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- The Compleat Chymist, Or a New Treatise of Chymistry ..., 1677
- Novum laboratorium medico-chymicum, 1677
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guy-Crescent Fagon (1638-1718)
- Nicolas Lefebvre (1610-1669)[2]
- Filipo de Francio
- Ludoviko la 14-a
- Jean Beguin (1550-1620)
- Antoine Vallot (1594-1671)
- Moyse Charas (1619-1698)
- Urbain Baudineau (1615-1672)[3]
- Martin Lister (1639-1712)
- Johann Rudolph Glauber (1604-1670)