Saltu al enhavo

Guy-Crescent Fagon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy-Crescent Fagon
(1638-1718)
Gravuraĵo de Guy-Crescent Fagon fare de Ambroise Tardieu (1788-1841).
Gravuraĵo de Guy-Crescent Fagon fare de Ambroise Tardieu (1788-1841).
Persona informo
Guy-Crescent Fagon
Naskiĝo 11-a de majo 1638
en Parizo, Francio
Morto 11-a de marto
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Francio
Reĝa Ĝardeno de Medicinaj Plantoj
Familio
Infanoj Antoine Fagon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy-Crescent FAGON (1638-1718) estis franca botanikisto kaj unua kuracisto de la reĝo ekde 1693 ĝis la morto de Ludoviko la 14-a. Li estis elmontristo, superintendanto pri kemio en la Reĝa Ĝardeno. Fagonio estas planto kiu portas lian nomon.

Li estis filo de Henri Fagon, komisiito de milito, kaj Louise de La Brosse, nevino de Guy de La Brosse (1586-1641), fondinto de la Ĝardeno de la Reĝo.

Hortus regius, verko eldonita en 1665, fare de Denis Joncquet, kun kontribuoj de Guy-Crescent Fagon kaj Antoine Vallot (1594-1671).

Li iĝis orfo en frua aĝo kaj estis brila studento. Li doktoriĝis pri medicino la 9-an de decembro 1664. Li praktikis medicinon inter 1666 kaj 1667. Li studis botanikon private ĉe Pierre Magnol (1638-1715), botanikisto en Montpellier.

Antoine Vallot (1595-1671) invitis lin kolekti plantojn el Francio. Li kontribuis por la plibeligo kaj pliriĉigo de la Pariza Plantĝardeno farante botanikajn ekskursojn en Aŭvernjo, Provenco, Alpoj kaj Pireneoj. Li kunlaboris en la produktado de la unua katalogo de la Ĝardeno, Hortus regius, kiun Denis Joncquet (?-1671) publikigis en 1665. Tiu ĉi verko, plejparte verkita de Fagon, enhavis la priskribon de 4 mil specioj de plantoj.

La morto de Joncquet permesis al li akiri pozicion kiel helpa elmontristo. La sekvan jaron, li akiris la pozicion de elmontristo en apoteko.

Fagon distingiĝis en la praktiko de medicino, supozante la postenon de ĉefkuracisto al reĝo Ludoviko la 14-a en 1693 post Antoine d'Aquin (1620-1696), kaj estis direktoro de la botanika ĝardeno de la reĝo. Li estis la unua, kiu pridubis la sanprofitojn de la tabako.

Laŭ lia peto, Ludoviko la 14-a rajtigis la sciencajn esploradojn de Charles Plumier al Ameriko, Louis Éconches Feuillée al Peruo kaj Joseph Pitton de Tournefort al Azio. En 1715, kiam la reĝo Ludoviko la 14-a mortis, Fagon, kiel estis kutimo, perdis sian postenon kiel unua kuracisto de la reĝo, sed konservis sian superintendantecon de la Ĝardeno.

Poste tio, la ligo inter la Reĝa Ĝardeno de Parizo kaj Medicina Ĝardeno de Montpellier estis permanente rompita. Fagon estis membro de la Akademio de Sciencoj ekde 1699. Okaze de lia morto en 1718, la pozicio de superintendanto estis aboliciita kaj la intendanto iĝis la sola direktoro de la institucio. Estis evidente, ke li devas aparteni al la Akademio.

La sukcedanto de Fagon, Pierre Chirac, Intendanto de la Reĝa Ĝardeno iĝis denove kuracisto, sed li estis antaŭ ĉio akademiano. Charles-Francois de Cisternay du Fay, kiu sukcedis Chirac en 1732, eĉ ne estis kuracisto per trejnado. Du Fay devenis el armea familio kaj iĝis leŭtenanto de la Pikardia regimento je dek kvarjaraĝa.

Li estis ravita per elektro kaj fiziko kaj edukis sin en kemio. Li estis membro de la Akademio ekde 1723. Li estis tridek trijara, kiam li transprenis la direkton de la Ĝardeno. La Antikva Reĝimo ne estis ia gerontokratio.

Li estis unu el la unuaj se temas pri rekoni la efikecon de la akvoj de Barèges kaj kinkono. Li skribis verkon pri la kvalitoj de kinkono ("Qualités de Quinquina") kiel febrofuĝa en 1703. Dum lia administrado en la Reĝa Ĝardeno li konstruigis amfiteatron kun ses centoj da seĝoj.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • An a sanguine impulsum cor salit, 1663[2]
  • Sur le blè cornu appelè ergot, 1710[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]