Claire Kenneth
Claire Kenneth | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Kende Klára | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1908 en Budapeŝto | |
Morto | 21-an de aprilo 2000 (91-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Claire Kenneth estis hungara verkistino.
Claire Kenneth naskiĝis, kiel Kölcsey Kende Klára [kolĉei] la 22-an de julio 1908. Ŝi mortis la 21-an de aprilo 2000.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patro de Claire Kenneth estis kolonelo. Ŝi atingis la unuan lokon en Balatonfüred en konkurso de belulinoj. Ŝi estis en Kairo dum la nuptovojaĝo, baldaŭe ŝi naskis filon. Ŝi ĉerpis travivaĵojn por romano Éjszaka Kairóban (Nokto en Kairo). Ŝia edzo falis dum la 2-a mondmilito, la duan edzon Gestapo murdis, ĉar li helpis al usona soldato. La tria edzo estis ĉefleŭtenanto, tial ili estis deportitaj en 1951 al gulago en Hungario. Baldaŭe ili migris al Usono, kie la edzo estis simpla purigisto kaj ŝi estis modelino. Baldaŭe ŝiaj romanoj aperis, tiam ŝi konatiĝis kun Arthur Miller, Marilyn Monroe, Lajos Zilahy, Tony Curtis kaj Greta Garbo.
Romanoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- A rubin kereszt (La rubina kruco)
- Neonfény a Nílus felett (Neonlumo super la Nilo)
- Halálos háromszög (Morta triangulo)
- Szerelemről szó sem volt (Pri amo ne temis)
- Felhők felett (Super nuboj)
- Május Manhattanben (Majo en Manhattan)
- Minden tavasz véget ér (Ĉiuj printempoj finiĝas)
- Éjszaka Kairóban (Nokto en Kairo)
- Kék kanári (Blua kanario)
- Sanghaj szépe (Belulino de Ŝanhajo
- Holdfény Hawaiiban (Lunlumo en Havajo)
- Így látom New Yorkból (Mi tiel vidis el Novjorko)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio