Cornelis Jacob Baart de la Faille
Cornelis Jacob Baart de la Faille | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1880 |
Morto | 20-an de junio 1939 (59-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 9465 |
Cornelis Jacob BAART DE LA FAILLE (naskiĝis la 20-an de majo 1880 en Groningen - mortis la 20-an de junio 1939 en Arnhem) estis nederlanda doktoro pri biologio, gimnazia profesoro pri natursciencoj kaj esperantisto.
En 1901 li esperantistiĝis kaj la 16-an de novembro 1903 li fondis kun J. van Beusekom, J. van Enschut, G. van Romburgh, D. F. Romein kaj C. H. de Vos en Utrecht la unuan vivipovan Esperanto-grupon en Nederlando.
La 27-an de aŭgusto 1905 ekestis la Holanda Societo Esperantista „La Estonto Estas Nia“ (poste oni anstataŭis „Holanda“ per „Nederlanda“; mallongige oni nomas ĝin „LEEN“). Ĝiaj unuaj estraranoj estis: Baart de la Faille, H. Blok, Romein, Dreves Uitterdijk kaj Valeton.
Baart de la Faille estis elektita kiel UEA-estrarano en 1939 (de la ĝeneva UEA), sed li mortis ankoraŭ en la sama monato (junio).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1920: Esperanto verdedigd ("Esperanto defendita", de C. J. Baart de la Faille kaj J. R. G. Isbrücker. Rotterdam 1920, 45 p., kontraŭ Ido)