Creu Casas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Casas kaj la patrinonomo estas Sicart


Creu Casas i Sicart
Persona informo
Creu Casas i Sicart
Naskonomo Creu Casas i Sicart
Naskiĝo la  26-an de aprilo 1913(nun 1913-04-26)
en Barcelona - La Clota (Horta)
Morto la 20-an de majo 2007 (94‑jara)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo botanikisto • briofitologo • universitata instruisto • apotekisto • botanika kolektisto vd
Laborkampo apotekistino, profesorino, briologiistino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Creu Casas i Sicart (Creu Casas de Puig, naskiĝis la  26-an de aprilo 1913(nun 1913-04-26) en Barcelono, La Clota (Horta), mortis la 20-an de majo 2007 en Barcelono) estis hispana apotekistino, profesorino kaj briologiistino, la plej grava el la 20-a jarcento. Ŝi estis botanikistino specialiĝinta pri "terplantoj", t.e., la muskoj kaj la hepatikoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis sperta ĝardenisto de kiu ŝi heredis la aprezon de la naturo kaj ŝaton de Botaniko. Ŝi studis farmacion dank 'al konata patrono kaj entreprenisto, Rafael Patxot, kiu ekziliĝis al Svislando dum la Hispana Enlanda Milito.

Ŝi komencis studi farmacion en 1931 en la Universitato de Barcelono, kie ŝi havis kiel profesoron la eminentan botanikiston Pius Font i Quer, kiu firmigis ŝian ŝaton por la mondo de plantoj. Ŝi finis la studojn en 1936, kvankam tri jarojn poste ŝi devis revalidigi la titolon kiun la frankisma reĝimo nuligis. Ekde 1937 ŝi praktikis farmacion kaj post la milito ŝi administris la apotekon de "Quinta de Salut l'Aliança", kvankam sen perdi kontakton kun botaniko aŭ kun plantoj.

Ŝia dediĉo al briologio komenciĝis frue, sub la egido de profesoro P. Seró. En 1947 ŝi laboris en la laboratorio de Botaniko de la Fakultato de Farmacio de Barcelono kies katedra profesoro estis Taurino Mariano Losa España. En 1949 ŝi akiris la postenon de "portempa Asistanto" de Fanerogamio en la sama fakultato. En 1951 Casas defendis sian doktoran tezon dediĉitan al la Briofitoj de masivo Montseny.

En 1967 ŝi estis enoficigita profesoro de Fitogeografio de la Fakultato de Biologio de la Universitato de Barcelono. En 1971 ŝi akiris la katedron de Botaniko en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono (UAB). Post sia emeritiĝo ŝi estis nomita emerita profesoro en 1983, ekde kiam ŝi dediĉis sin pli pasie al la studo de briofitoj, tiel ke en 1989 ŝi konsistigis la "Sociedad Española de Briología", kies unua prezidanto ŝi estis.

Ŝia kontribuo al briologio sumiĝas al 216 publikigaĵoj, speciale en la kampoj de taksonomio kaj flaŭro. Ŝi asidue priesploris masivon de Montseny, tiun de Garraf, la Pireneojn, la Balearajn Insulojn, Los Monegros kaj diversajn duoninsulajn zonojn kiaj Sierra Nevada, la Iberia Sistemo, la Centra Sistemo, diversajn portugalajn masivojn, ktp.

Kiel kulminon al sia kariero, ŝi registris siajn konojn en du sintezaj verkoj, la Flora dels Briòfits dels Països Catalans (vol. I, 2001; vol. II, 2004)[1] kaj la Handbook of mosses of the Iberian Peninsula and the Balearic Islands (2006).[2]

Mallongigo[redakti | redakti fonton]

La norma aŭtora mallongigo Casas estas uzata por indiki tiun individuon kiel la aŭtoron dum citado de botanika nomo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Casas i Sicart, Creu; Montserrat Brugués Domènech, Rosa M. Cros i Matas. (2001 kaj 2004) FLORA DELS BRIÒFITS DELS PAISOS CATALANS, Volume I: Mosses. Volum II: Hepàtiques i Antocerotes, 1‑a eldono. ISBN 84-7283-622-3.
  2. Casas i Sicart, Creu; Montserrat Brugués Domènech, Rosa M. Cros i Matas, Cecília SÉRGIO. (2001 kaj 2006) Handbook of mosses of the Iberian Peninsula and the Balearic Islands, 1‑a eldono. ISBN 84-7283-865-X.
  3. IPNI Casas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Creu Casas Sicart en la hispana Vikipedio.