Cuentos de Eva Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cuentos de Eva Luna (Rakontoj de Eva Luna) (1989) estas unu el la plej konataj kaj bonkvalitaj verkoj de Isabel Allende kaj ties ununura rakontaro. Rilatas al alia verko -romano- de la sama aŭtoro Eva Luna kies ĉefrolulino estas rakontisto. Tiu ĉi rakontaro kolektas la supozeblaj rakontoj de Eva Luna. Tamen ne temas pri simpla kolekto, sed de verko pli unuece pensita. Isabel Allende vidas rakontan skemon -heroeca virino kiu luktas kontraŭ kontraŭa medio kaj suferas pro ama historio- kaj ripetas plu kaj plu la saman skemon kun variaĵoj aŭ variacioj ĉar vere la verko similas muzikan sinfonion.

En tiu skemo ofte pasas multe da tempo, sed tamen la forta sento de roloj -amoj, sed ankaŭ malamo- pludaŭras. Ofte subite okazas surprizo, ĉefe troiga. Ambaŭ rimedoj rilatas tiun verkistinon kun la romanoj de Gabriel García Márquez, kiel ankaŭ aliaj precizaj detaloj kiel Jesús Dionisio, la indiĝeno kiu faras skulptaĵojn en boteloj apud sia nepino Claveles same kiel Aureliano faras orajn fiŝetojn apud sia nepo. Aliaj detaloj rilatas la mondon de tiu verko kun Eva Luna, kiel la roloj de Eva, Rolf Carlé aŭ skandinavaj temoj en la sudamerika tropiko.

Krome ĉiam estas virineca feminismo rilate al la povo de rakontisto. Super ĉiuj virinoj en la verko flugas la umbro de la Eva Luna, la rakontistino. Malfermas kaj fermas la verkon citaĵon pri la plej fama rakontistino de la monda literaturo, tiu de Mil unu noktoj. Oni vidu ion pri tiuj rakontoj.

  • “Dos palabras” (Du vortoj). Virino vendas vortojn. Iu kolonelo -ĉiam en intercivitana milito- venas aĉeti paroladon.
  • “Niña perversa” (Malica infanino). Virino enamiĝas je kliento en pensiono de la patrino, kiu amoras kun tiu kliento. La viro malakceptas filinon eĉ de sia lito. Post foresto pro studado la filino revenas; la jam edzo de la patrino konfesas al tiu sian amon, sed ŝi neniom memoras.
  • “Clarisa” estas sankteca oldulino kiu havas strangajn filojn.
  • “Boca de sapo” (Bufa buŝo). Hermelinda estas akceptema ĉiesulino. Venas asturiano kiu “gajnas” ŝin kaj alportas ŝin.
  • “El oro de T.V.” kiu havas kaŝitan trezoron. Iam alportas konkubinon hejmen kaj edzino kompreneble malamas ŝin, sed poste prizorgas ŝin.
  • “Si me tocaras el corazón” (Se vi tŭsu mian koron…) Hortensia estis 47 jarojn kontraŭleĝe malliberigita hejme de despoto por kiu ŝi ludas muzikon. Kiam ŝi estas liberigita kaj la despoto malliberigita ŝi iras al la karcero zorgi lin kaj ludi.
  • “Regalo para una novia” (Donaco por fianĉino). Cirkestro klopodas impresigi sian amatinon.
  • “Tosca”. Maurizia abandonas sian edzon kaj filon por skpai kun kuracisto kiun poste ŝi devos prizorgi. Post 30 jaroj la edzo kaj filo reaperas.
  • “Ester Lucero” estas infanino je kiu enamiĝas revoluciulo kiu kuracas ŝin.
  • “María, la boba” (stultulino) estas troiga aventurego de stultulino kiu ŝipveturas kaj ĉiesulinas.
  • “Lo más olvidado del olvido” (Plej forgesita en forgeso) estas pli priskribo ol rakonto. Du geekziliitoj ne kapkablas amori ĝis kiam konfesas ke ambaŭ estas stukaĉoj.
  • “El pequeño Heidelberg” (Eta H.) estas dancejo kie dancas du oldegaj gedancistoj.
  • “La mujer del juez” (La edzino de la juĝisto) malhelpas fiagon de la juĝisto kontraŭ patrino de bandito. Tiu patrino sinmortigas kaj la bandito persekutas la familion de la juĝisto, kiu mortiĝas. La edzino…
  • “Un camino hacia el Norte” (Vojo norden) temas pri komercado de infanoj.
  • “El huésped de la maestra” (La gasto de la instruistino) mortigis iam la filon de tiu; nun estas okazo por venĝo.
  • “Con todo el respeto debido” (Per ĉia respekto). Gefitrompuloj ŝainigas kidnapon de ŝi.
  • “Vida interminable” (Senfina vivo). Paroj da olduloj; li estas kuracisto kiu helpas ŝin memmortigi sed poste li ne povas helpi sin mem.
  • “Un discreto milagro” ( Diskreta miraklo) estas la ununura rakonto kies ĉefrolulo ne estas virino, sed viro, nome maldekstreca pastro kiu estas kuracita -kontraŭ sia volo- de magiulino kaj de hospitalo de Opus Dei.
  • “Una venganza” (Venĝo). Virino estas perfortita kaj ties familio mortigita de despoto. Ŝi vivas por venĝo, sed kiam ŝi sukcesas, ke li enamiĝu je ŝi…
  • “Cartas de amor traicionado” (Perfidamaj leteroj). Novicino geedziĝas kun kuzo post ia rilato perletera. Ŝi vidas poste, ke li estas fiulaĉo kaj ekkomprenas, ke la geedziĝo estis negoca afero. La edzo mortiĝas kaj ŝi konas kiu verkis la amajn leterojn.
  • “El palacio imaginado” (La imagita palaco). Iu fantazia rakonto pri palaco kien diktatoro alportas kidnapitan ambasadorinon. Ankaŭ nevideblaj indianoj loĝas tie.
  • “De barro estamos hechos” (Oni estas faritaj el koto). En tiu ĉi rakonto kuniĝas literaturo kaj realo. Temas pri tiu reala knabino kiu dronis antaŭ televidkameraoj dum la tragedio de vulkano Nevado en Kolombio. Intervjuas ŝin Rolf Carlé kiu estas rolulo de romano Eva Luna.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.