Cut Nyak Dhien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cut Nyak Dhien

Cut Nyak Dhien (nederlande: Tjoet Nja Dinh) (Lampadang, 1848 - Sumedang, 9-an de novembro 1908) estis la edzino de la gvidanto Teuku Umar kiu estis fifama inter la nederlandanoj. Laŭdire ŝi ludis gravan rolon dum la decido ne plu subteni la nederlandan aŭtoritaton kontraŭ la ribelantaj loĝantoj de Aceh.

Batalpreta[redakti | redakti fonton]

Cut Nyak Dhien devenis el nobela familio. Ŝia patro Nanta Setia estis uléëbalang (islama imamo) kaj ankaŭ ŝi estis kredanta adepto de la islamo. Post la morto de ŝia edzo en 1899 ŝi rifuzis kapitulaci por la Koninklijk Nederlandsch-Indisch Leger (KNIL). Kune kun la komandanto de ŝia edzo Prang Laot Ali kaj armeeto de tricent fideluloj ŝi restadis dum ses jaroj en la ĝangalo. Ili batalis kontraŭ la nederlandaj kaphees (kristanhundoj), kiuj sub la gvido de Van Heutz batalis senkompatan kontraŭgerilon, kie kaj kiam ili povis.

Aresto[redakti | redakti fonton]

Grupfoto kun Cut Nyak Dhien (meze) post ŝia aresto

En 1905 la situacio de Dhien kaj ŝia batalgrupo fariĝis tre zorgiga. Ŝiaj fideluloj devis daŭre uzi pli da tempo por viziti la setlejojn por rekruti volontulojn kaj kolekti monon por la Prang sabil, la granda batalo kontraŭ la nederlandanoj. Dhien jam elspezis sian tutan privatan kapitalon kaj ŝia armeeto ĉiutage ŝrumpis. Ŝi maljuniĝis kaj ŝia korpo ege suferis pro la malhavoj en la ĝangalo, daŭre fuĝante pro la "flugantaj kolonoj" de la Korps Marechaussee (ĝendarmaro). Ŝi suferis pro reŭmatismo kaj hereda malsano pro kiu ŝi fariĝis preskaŭ blinda. Ŝia suferado finfine fariĝis tiel korŝira ke Prang Laot Ali ne plu povis elteni ĝin. Li opiniis ke ŝi devus rezigni la batalon sed kiam li diris tion ŝi furioziĝis. Plensekrete Pang Laot Ali sendis mesaĝiston la la nederlanda leŭtenanto Van Vuuren kiu kampadis en Meulaboh. Laot estis preta por malkaŝi la restadejon de Dhien kondiĉe ke la aresto okazos sen perforto. Van Vuuren konsentis kaj je la 4-a de novembro 1905 Dhien estis surprizita de nederlanda patrolo. Dhien furiozis je Prang Laot Ali kaj ekkaptis rencongon por mortigi sin sed leŭtenanto van Vuuren preventis tion. En palankeno Dhien estis transportita al Meulaboh de kie oni portis ŝin al Kota Radja.

Ekzilo al Javo[redakti | redakti fonton]

Post unu jaro ŝi kaj ŝia kuzo Teuku Nana, kiu samtempe kun ŝi estis arestita, estis ekzilitaj al Sumedang en okcidenta Javo. Antaŭ ŝia deviga foriro ĉiuj uléëbalangoj el Aceh vizitis ŝin por lastfoje honori ŝin. Post operacio la saneco de Dhien pliboniĝis. Ŝi vivis, en domo pagata de la registaro, kiel reĝino kun servantoj konvena al ŝia altranga deveno. Ŝi mortis je la 9-a de novembro 1908.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Stamps of Indonesia, 103-08.jpg

Pro prezidenta decido Cut Nyak Dhien, je la 2-a de majo 1965, estis de Soekarno proklamita al nacia heroino de la sendependeco de Indonezio. En ŝia naskiĝloko Lampisang en Aceh nuntempe estas la Dhien Muzeo, replikaĵo de la domo en kiu ŝi loĝis kun Teuku Umar. Post la perfido de Teuku Umar en 1896 la nederlandanoj tute detruis la domon. En Indonezio oni faris filmon pri ŝia vivo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]