Czesław Olech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Olech
Persona informo
Czesław Olech
Naskiĝo 22-an de majo 1931 (1931-05-22)
en Pińczów
Morto 1-an de julio 2015 (2015-07-01) (84-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona UniversitatoPola Scienca Akademio • I Liceum Ogólnokształcące im. Stefana Żeromskiego w Kielcach vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo diferencialekvacia teorio • teorio de regadomatematiko vd
Doktoreca konsilisto Tadeusz Ważewski vd
Verkado
Verkoj teoremo de Olech vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Czesław Kazimierz OLECH (naskiĝis la 22-an de majo 1931 en Pińczów, mortis la 1-an de julio 2015) – pola matematikisto, reprezentanto de Krakova skolo matematika, precipe de la skolo de diferencialaj ekvacioj de Tadeusz Ważewski.

Studoj kaj scienca kariero[redakti | redakti fonton]

En 1954 Czesław Olech iĝis magistro ĉe Fakultato de Matematiko kaj Informadiko de Jagelona Universitato, en 1958 defendis en Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio (PAN) doktoran laboraĵon O koincydencji asymptotycznej zbiorów usłanych przez całki dwu układów równań różniczkowych zwyczajnych, verkitan sub gvido de Tadeusz Ważewski, habilitiĝis en 1962, en 1966 akiris titolon de eksterordinara profesoro kaj en 1973 ordinara profesoro.

Czesław Olech estis invitata, ofte kiel vizitanta profesoro, de la mondaj matematikaj centroj en Usono, Sovetunio (kaj poste en Rusio), Kanado kaj en pluraj eŭropaj landoj. Li kunlaboris interalie kun Solomon Lefschetz, Sergiej Nikolskij, Philip Hartman kaj Roberto Contim, la plej eminentaj matematikistoj okupiĝantaj pri teorio de diferencialaj ekvacioj. Profesoro S. Lefschetz alte taksis la skolon de profesoro Tadeusz Ważewski, precipe lian metodon, kiun profesoro Czesław Olech aplikis disvolvante, interalie, regan teorion. Li estis promotoro de 9 doktoraj disertaĵoj kaj recenzisto de pluraj doktoraj kaj habilitaj laboraĵoj.

Sciencaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Bazaj kampoj de la sciencaj esploroj de profesoro Czesław Olech estas kvalita teorio de diferencialaj ekvacioj kaj la rega teorio, komprenata laŭ klasika koncepto, kaj formulita en terminoj de diferencialaj inkluzivecoj. Liaj esploraj laboraĵoj ankaŭ koncernis: plurlinearan algebron, mezurteorion, teorion de matricoj, ĝeneralan teorion de sistemoj, optimumigon, komutajn ringojn kaj ankaŭ historion de matematiko. Oni ankaŭ valoras substreki akiritajn de li rezultojn pri stabileco de dinamika sistemo, asimptotajn ecojn de la solvoj de ordinaraj diferncialaj ekvacioj, periodajn solvojn kaj singularajn punktojn de kurbo en problemoj de teorio pri diferencialaj ekvacioj. Li akiris gravajn rezultojn en variada kalkulo, analitiko kaj mezurteorio. Rezultoj atingitaj de la profesoro hodiaŭ apartenas al klasiko de la teorioj pri diferencialj ekvacioj kaj la rega teorio.