Saltu al enhavo

Mühledorf SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dälrain)
- La mallongigo SO en Mühledorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühledorf..

Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Preĝejo de Mühledorf
Preĝejo de Mühledorf
Preĝejo de Mühledorf
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 602865 / 220571 (mapo)47.1361111111117.4763888888889Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 29′ O; CH1903: 602865 / 220571 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 358
Areo 3,32 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 4583
Mapo de Mühledorf
Mapo de Mühledorf
Mapo de Mühledorf
vdr

Mühledorf estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Mühledorf situas sur la montoĉeno Bucheggberg en la valo Mühlital sur alteco de 557 m s.m. 9 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 3,32 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 55% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1] Krom la vilaĝo Mühledorf al la komunumo apartenas la setlejoj Wolftürli, Bockstein, Hirzengraben, Murli kaj Dälrain.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Mühledorf limis en nordo al Hessigkofen kaj Tscheppach, en oriento al Brügglen kaj Aetingen, en sudo al Unterramsern kaj Aetigkofen, kaj en okcidento al Lüterswil-Gächliwil.

La iama komunumo situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj meze en la kamparo. Tra Mühledorf pasas poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Messen, kiu konektas la iaman komunumon al la publika trafikreto. Krome ekzistas ankaŭ taksibuso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 9 kilometrojn nordoriente apud Soloturno.

La unua dokumentaj mencioj de Mühledorf datiĝas el la jaro 1264 kiel Mulidorf kaj 1276 kiel Mvlidorf. Dum mezepoko Mühledorf apartenis al la Senjorujo Buchegg de la Grafoj de Kiburgo-Buchegg. En la jaro 1391 la senjorujo estis akirita de la urbo Soloturno. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]