Dóra Bársony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dóra Bársony
Persona informo
Naskonomo Bader Dóra Osva
Naskiĝo 29-an de septembro 1888 (1888-09-29)
en Budapeŝto
Morto 5-an de septembro 1972 (1972-09-05) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Lajos Bársony
Infano Erzsi Bársony
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Tombo

Dóra Bársony [bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bársony Dóra estis hungara operkantisto, (mezosoprano, aldo). Ŝia origina familia nomo estis Báder, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Himmler Tiborné, ŝia filino estis Erzsi Bársony.

Dóra Báder [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1883 (laŭ aliaj fontoj estas aliaj naskiĝjaroj) en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de septembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dóra Bársony devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1910. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Reĝa Operejo de Budapeŝto. En la sekva jaro ŝi havis stipendion, en 1912 ŝi estis membro de la Operejo. Ŝi estis ankaŭ gastokantisto en Germanio, Italio, Nacia Teatro (Szeged). Inter 1939 kaj 1945 ŝi povis kantadi nur antaŭ juda publiko, poste denove en la Operejo. En 1945 ŝi ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo", post kelkaj jaroj ŝi retiriĝis. Ŝi ofte estis aŭdebla en koncertoj.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]