Saltu al enhavo

Döme Argenti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Döme Argenti
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1809 (1809-09-26)
en Vác
Morto 27-an de oktobro 1893 (1893-10-27) (84-jaraĝa)
en Vác
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1836) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
homeopato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Döme Argenti [dome], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Argenti Döme estis hungara kuracisto, homeopato. Lia persona nomvarianto estis Demeter.

Döme Argenti[1] naskiĝis la  26-an de septembro 1809(nun 1809-09-26) en Vác, li mortis la 27-an de oktobro 1893 en Vác.

Memortabulo pri Döme Argenti

Biografio[redakti | redakti fonton]

Döme Argenti maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1836. Post la diplomo li estis kuracisto en Vác. Intertempe li specialiĝis pri homeopatio laŭ instruoj de Samuel Hahnemann. Li iĝis tutlande fama, liaj pacientoj estis ekzemple Imre Madách kaj Mihály Tompa. En 1866 li ricevis la titolon konsilisto kaj reĝan medalon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio medico-practica de cephalalgia. (disertaĵo, 1836)
  • Különféle betegségek hasonszenvi gyógyítása. Nemorvosok és kezdő hasonszenvi orvosok használatára. (1847; 3-a eldono 1858; germane sesfoje eldonita)
  • Hasonszenvi útitárs rögtön támadt betegségek elhárítására. (1863)
  • Hasonszenvi gyógymód és gyógyszertan (2 volumoj, 1864)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • placo kaj memortabulo en Vác

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]