Dag Hammarskjöld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Dag Hammarskjold.jpg
Dag Hammarskjöld

Dag Hjalmar Agne Carl HAMMARSKJÖLD [dag hamarŝeld] estis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj de 1953 ĝis 1961, kiam li mortis en aerakcidento, en Afriko.

Dag naskiĝis en la 29-a de julio 1905 en Jönköping, Svedio. Lia patro Hjalmar Hammarskjöld estis prezidanto de kortega tribunalo, poste la ĉefministro de Svedio. Dag kreskis en Uppsala, kie lia patro laboris kiel guberniestro.

Dag iĝis juristo kaj fakiĝis kiel ekonomikisto. Li laboris en la registaro de socialdemokrata Tage Erlander kiel ministro pri fremdaj aferoj, kiam oni lin nomumis al posteno de la ĉefsekretario de UNO. La registaro de Svedio ne kampanjis por Dag Hammarskjöld, sed lia “atuto” estis, ke li venis de sen-alianca lando. Li enoficiĝis je UNO en la 10-a de aprilo 1953. Kiel ĉefsekretario de UNO Hammarskjöld sekvis la norvegon Trygve Lie.

Antaŭ la ofico en la UNO Dag Hammarskjöld laboris en la ministerio de fiskalaj aferoj, en la ministerio de la eksterlandaj aferoj kaj en la centra banko de Svedio.

En postmilita tempo en la mondo dominis tensio inter la superpotencoj Usono kaj Sovet-Unio. Dum la malvarma milito Hammarskjöld solvis aŭ klopodis solvi pli ol 20 krizojn internaciajn. Li koncentriĝis en paca laboro zorgante malhelpi la kreskon de la malvarma milito al Afriko kaj Azio, sed la nova tereno de la malvarma milito favoris Sovet-Union.

Kvankam Dag Hammarskjöld subtenis pacajn agadojn, li volis, ke UNO havu ankaŭ militan povon. Li fondis la unuan pacsekurigan korpon por UNO dum la krizo ĉe Suezo en 1956. Hammarskjöld estis tre populara ĉe malgrandaj ŝtatoj, kaj li elektiĝis denove en 1957. En la ĝenerala kunveno de la UNO en 1960 Nikita Ĥruŝĉov protestis, ke Hammarskjöld laboris dum la Konga krizo tro por Okcidento.

Dag Hammarskjöld mortis en aerakcidento en la nokto inter la 17-a kaj 18-a de septembro 1961 en ofica vojo en Afrikon dum la Konga krizo. La aeroplano falis proksime al Zambia flughaveno de Ndola dum la milito inter Kongo kaj Zambio (tiam Nord-Rodezio). Post morto li gajnis la Nobel-premion pri paco en 1961.

Dag Hammarskjöld estis ankaŭ poeto kaj sidis en la Sveda Akademio.


Antaŭe:Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj NaciojPoste:
Trygve Lie1953-1961U Thant

Eksteraj ligiloj