Dajkono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dajkono
Ejo de dajkonoj
Ejo de dajkonoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Raphanus
Specio: Rafano R. sativus
Subspecio: R. sativus subsp. longipinnatus[1]
Raphanus sativus subsp. longipinnatus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Daikon (だいこん?) (el japana vorto daikon (大根), laŭlitere "granda radiko"), aŭ esperantigite dajkono estas grandega blanka rafano de Orienta Azio kun relative milda gusto. Ĝi ankaŭ noiĝas Japana rafano.
Kvankam originale ĝi devenis ne el Japanio, sed pli verŝajne el kontinenta Azio, en Japanio ĝi estas plej ŝatata kaj do ĝuste la japandevena nomo estas plej konata en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn nomojn en aliaj lingvoj. Ekzemple, en la angla ĝi nomiĝas winter radish, Japanese radishChinese radish kaj foje ankaŭ mooli. Samaj aŭ similaj legomoj nomiĝas muli en hindia, panĝaba, urdua kaj bihara lingvoj, mula en la asama kaj la bengala, moolah en la nepala, moorro en la guĝarata, moollangi en tamila kaj telugua, mu (무) en la korea, lobak, loh bak, lo-boklo bok en la kantona, labanos en tagaloga kaj rabu, phakkat-huacủ cải trắng en la vjetnama[2].

Kvankam ekzistas multaj varioj de dajkono, la plej konata estas japana sorto nomata Aoukubi Daikon. Ĝi aspektas kiel giganta blanka karoto kun longo de 20-35 cm kaj diametro de 5-10 cm. Unu el la plej strange aspektaj varioj estas Sakurajima (桜島, nomita laŭ nomo de vulkano) el gubernio Kagoŝima, kiu aspektas kiel giganta rapo kun blanka haŭto kaj rozkolora pulpo. Plej grandaj dajkonoj de sorto Sakurajima estas proksimume same grandaj kiel korbopilka pilko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La japana rafano estas kiel la aliaj kultivaj rafanoj unujara ĝis dujara planto kun longa pivotradiko, la planti formas komence bazan folirozeton, pli poste aperas disbranĉita infloresko kun multajn rozkoloraj floroj.[3]

La folioj estas plej ofte profunde entranĉitaj,[3] la folirozeto povas havi diametron de ĝis du metrojn.[4] La dikiĝinta radiko formiĝas parte supergrunde kaj tiam ĝi verdiĝas. La longeco estas 10 ĝis 50 cm kaj la dikeco 4 ĝis 10 cm. Ĝi pezas 1 ĝis 4 kg, malofte ĝis 20 kg. La shogoin-tipoj fariĝas pli grandaj [3] kaj atingas diametron de unu metro kaj pezon de 50 kg.[4]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La japana rafano havas pli longan kultivtempon ol la alisj rafantoj, ĉirkaŭ 50 ĝis 90 tagoj de la disemado ĝis la rikolto. La plantdistanco estas 15 ĝ 25 cm en la vicoj kaj 40 ĝis 60 cm inter la vicoj. Kelktempe oni butas la plantojn. Tro malfrue rikoltataj rafanoj kaj tiuj kiuj suferis sekecon iĝas lignecaj kaj amaraj. La grandaj rafanoj estas rikoltataj permane por de damaĝi ilin. La tuberoj estas relative bone stokeblak (tri ĝi kvar semajnojkaj sub kontrolitaj kondiĉoj ec ĝis tri monatojn) La optimumaj stokadkondiĉoj estas 0 °C kaj 95 ĝis 100 % relativa aerhumideco.[3]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La japana rafano estas manĝebla krude, konservite, sekigite aŭ precipe la shogoin-tipoj – ankaŭ kuirite.[3]


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vincent E. Rubatzky, Mas Yamaguchi: World Vegetables: principles, production and nutritive values. Aspen Publishers. Gaithersburg. dua eldono. 1999. p.409–412.

ISBN=0-8342-1687-6

  • Tai-yien Cheo, Lianli Lu, Guang Yang, Ihsan Al-Shehbaz, Vladimir Dorofeev (eldonistojWu Zhengyi, Peter H. Raven): Raphanus. Flora of China. oka volumo. Missouri Botanical Garden Press. St. Louis. 1994+. p. 25
  • Online=eFloras.org