David Brat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
David Brat
Dave Brat official congressional photo.jpg
Personaj informoj
Naskonomo David Alan Brat
Naskiĝo 27-an de julio 1964 (1964-07-27) (54-jara)
en Detrojto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hope College • Princeton Theological Seminary • Amerika Universitato • Park Center Senior High School
Profesio politikisto, profesoro, ekonomikisto, business consultant, universitata profesoro
Oficiala retejo http://davebrat.com
Lingvoj angla lingvo
Infanoj 2
v  d  r
Information icon.svg

David Brat (kiu kutime uzas la ĉjo-formon "Dave"; n. la 27-an de julio 1964) estas usona profesoro pri ekonomiko en la altlernejo Randolph-Macon College, en Virginio. Li kandidatas kiel respublikana partiano por la posteno de reprezentanto de la 7-a distrikto de Virginio en la usona parlamento; en la respublikana antaŭbalotado je la 10-a de junio, 2014, li venkis la duarangan respublikanon de la landa reprezentantaro, Eric Cantor.

Brat naskiĝis en Alma, Miĉigano, kaj pasigis la junaĝon en tiu ŝtato. Li ricevis bakalaŭran diplomon (kun ĉefstudado pri komerca administrado) ĉe Hope College (en Miĉigano) en 1986, teologian gradon ĉe Princeton en 1990, kaj doktoriĝis pri ekonomiko ĉe la katolika universitato American University en 1995. En 1996 li transloĝiĝis al Virginio.