David Maulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Maulli
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1939 (1939-10-19) (84-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kenjo vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David MAILLU (naskita la 19-an de oktobro 1939[1]), foje sub la pseŭdonimo Vigad G. Mulila, estas kenja politikisto, eldonisto, la plej signifa kenja populara verkisto en la 1970-aj jaroj kaj unu el la plej popularaj verkistoj en Afriko[2]. Li laboris i.a. kiel grafikisto ĉe la radiostacio Voice of Kenya (Voĉo de Kenjo)[3]. Li edziniĝis kun germanino el Berlino.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

1973: Unfit for Human Consumption (Netaŭga por homa konsumo)[4] estis sia unua 'mini-novelo', Comb Books

1973: My Dear Bottle (en la angla, ekzistas traduko en la svahila), Comb Books

1974: Troubles, alia mini-novelo, Comb Books

1974: After 4:30, Comb Books

1976: The Kommon Man

1979: Kadosa, David Maillu Publishers Ltd

1979: Jese Kristo, teatraĵo, David Maillu Publishen Ltd.

1980: For Mbatha and Rabeka,

1980: Equatorial Assignment,

1980: Hit of Love, poemo en 100 paĝoj (angla-kambaa)

Inter 1982 kaj 1985 li verkis neniun libron en la angla

1983: Kaana Ngy'a, infanlibro en la kambaa

1986: The Ayah (la servistino), pri la subpremado de hejmlaboristinoj en Kenjo

1988; Our Kind of Polygamy, pri kenjaj valoroj kaj identeco, EAN: 9789966463814

1989: The black Adam and Eve

1989: How to look for the Right Boyfriend (Kiel ŝerĉi la bonan koramikon)

1989: P.O.Box I Love You via My Heart, pri interracia amo blanka-nigra

1989: Kusoma na Kuandika, infanlibro pri skribi kaj legi en la svahila

1989: Without Kiiuna Mgongo, pri la miksaĵo de svahila kaj angla parolata de iuj riĉaj kaj influaj kenjanoj

1991: Broken drum, pri la historio de la kamba popolo, gajnis en 1992 la premion Jomo Kenyatta de literaturo

Li kredas, ke siaj literaturaj verkoj enhavas ĉiuspecajn rolulojn - laŭtajn, malmoralajn, seksismajn, koruptajn kaj prostituitajn - kiuj reprezentas la veran socion. Kiel kristano, li volis per tiuj temoj mallaŭdi tiujn temojn. Li verkas en pluraj lingvoj, la angla, la svahila kaj la kambaa, kiu estas lia denaska lingvo. Li ankaŭ estas fekunda verkisto de infanlibroj (dekoj da titoloj), multaj el kiuj estas rekomendataj en la legolisto en kenjaj lernejoj. En la retejo Goodreads retroveblas ankaŭ libroj de Maulli.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 2007 li lanĉis sian politikan partion - Komunuma Demokratia Partio de Kenjo (CDK) - kaj fariĝis ĝia prezidenta kandidato. Kiel politikisto, li agnoskas, ke kenianoj estas tribe ŝarĝitaj, sed esperas, ke homoj scias elekti estrojn, por kiuj nacia integriĝo pli gravas ol iliaj propraj triboj. Li defendas afrikajn valorojn kontraŭ rasisma raportado en la okcidenta gazetaro. Maillu imagus kulture derivatan gvidadon, bazitan sur indiĝenaj tradicioj kaj zorgoj pri oniaj kuncivitanoj[3] en 'African Indigenous Political Ideology: Africa's Cultural Interpretation of Democracy' (1997).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en) Mazungumzo: Interviews with East Afn"can Writers, Publishers, Editors and Scholars, eld. Bernth Lindfors (Ateno, Ohio: Ohio University Center for International Studies, Mrica Program, 1980),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Facebook-paĝo de David Maillu

(en) Listo de libroj de David Maillu en Goodreads

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) David G. Maillu, People Arkivigite je 2020-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (en) Writer David Maillu on taking the road less travelled Arkivigite je 2020-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, revuo Parents, la 28-an de junio 2016, alirite la 4-an de julio 2020.
  3. 3,0 3,1 (en) Mathew Egessa, Biografio de David G. Maillu, Issuu.
  4. (en) Bernth Lindfors, The New David Maillu