De Rerum Natura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el De rerum natura)
De rerum natura
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lukrecio
Lingvoj
Lingvo klasika latino
Eldonado
Ĝenro didaktika poemo
vdr

Ne konfuzu kun De rerum naturis de Rabano Maŭro


De Rerum Natura (Esperante Pri la Naturo de Aferoj) estas epopea poemo en latina lingvo de la latina poeto Lukrecio, kiu vivis en la unua jarcento a.k. Ĝi estas skribita en daktilaj heksametroj, la klasika metriko por la epopeaj poemoj. Ĝi estas farita por traduki, en la senco de traducere, la doktrinon de Epikuro.

La poemo volas "rompi la fortajn riglilojn de la pordo de la natura", tio estas: malkaŝi la naturon de la mondo kaj de la fenomenoj por la leganto.

Laŭ Lukrecio, kaj konforme al la epikurana tradicio, tiuj scioj devas permesi al la homaro liberigi sin je la superstiĉoj, interalie religiaj, kiuj malhelpas la homojn trafi la ataraksion, t. e. la animtrankvilecon.

Epikurismo en Italio[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni malmulte konas la vivon de Lukrecio kaj oni ne estas sendubaj pri la epoko, dum kiu li vivis, ni povas kompreni, ke ĝi estis periodo de politikaj tumultoj. Ĝi estas markita de masakroj (masakroj de Marius), de diktatoroj (Lucio Kornelio Sulao de −82 ĝis −79), de la subpremo de la socialaj agitadoj (Spartacus de −73 ĝis −71) aŭ de la multaj violentaj militoj.

La historio de Romo tiam estas markita de la krizo de la tradiciaj valoroj, kia la virtus, kiu laŭdegis la kuraĝon, la lojalecon, la moderecon, aŭ la piecon. La romanoj tiam ofendmokis pri tiuj valoroj. Tamen ĉiuj tiuj valoroj, kiujn la stoikistoj defendis, rekunigis la socion ĝis tiu epoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]