Demócrito Rocha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Demócrito ROCHA [demo'krito hoŝa] (naskiĝis la 14-an de aprilo 1888 en Caravelas, mortis la 29-an de novembro 1943 en Fortalezo) estis brazila ĵurnalisto, poeto modernista kaj unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en la nordorienta ŝtato Cearao.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Demócrito Rocha estis malriĉa infano kaj frue devis labori en la konstruado de fervojo. Tamen li kiel eble akiris sufiĉan klerigadon. Pruvas lian studemon la sukcesoj en la abiturienta ekzameno al la fakultato de odontologio kaj en la publika konkurso, per kiu li enposteniĝis en la brazila poŝto. Tiu ĉi lasta atingo eksplikas la fakton, ke li tranloĝigis al Fortalezo, ĉefurbo de la nordorientea ŝtato Cearao, kie li reprenis sian superan kurson. Li diplomiĝis pri odontologio ĉe la Faculdade de Farmácia e Odontologia de Fortalezo en 1921.

Fondinto de la ĵurnalo O Povo[redakti | redakti fonton]

Paralele al la publika kariero de dentisto li distingiĝis kiel ĵurnalisto, politikisto (federacia deputito) kaj fama oratoro. En 1928 li fondis la ĵurnalon O Povo (La Popolo) delonge ĝis nuntempe la plej legata ĵurnalo en Cearao.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Demócrito Rocha Lernis Esperanton en Aracaju, ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Serĝipo ĉirkaŭ 1907 de Alcebiades Paes. Estante en Fortalezo Demócrito Rocha kune kun Eurico Pinto, fondis la unuan Esperanto-klubon en Ceará en 1913. Li ankaŭ konatiĝis kun Moacir Caminha, Joel Linhares kaj aliaj esperantistoj, kiuj eldonis la unuajn esperantajn periodaĵojn de la regiono. Menciindas du titoloj: Brazila Vivo (1922) kaj Nova Mondo (1923). Dum multaj jaroj aperigis kolumnon pri Esperanto-movado en sia ĵurnalo O Povo. Hejme li entuziasme esperantigis sian filinon Lucia Dummar, kiu heredis kaj la ĵurnalon kaj la amon al Esperanto.

Modernista verkisto[redakti | redakti fonton]

En 1929 Demócrito Rocha fondis la literaturan periodaĵon Maracajá [marakaja'] (eta specio de jaguaro). Tiu revuo fariĝis tranĉeo por la starigo de la modernismon en Cearao. Post la fondo de la ĵurnalo O Povo la revuo Maracajá aliformiĝis al ties literatura kajero. Foje li uzis la kaŝnomon Antônio Garrido.

La plej fama poezio de Demócrito Rocha havas kiel titolon la nomo de la plej granda rivero de Cearao, O rio Jaguaribe. Esperantistigis tiun faman poeziaĵo José Roberto Alves de Albuquerque, kiu ĝin aperigis en Almanako Lorenz de 2008.

Demócrito Rocha membriĝis en la Cearaa Beletrikista Akademio.