Dia Vorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo Vorto de Dio estas atribuata, de kredantoj de certa religio, al la respektivaj sanktaj libroj, por substreki la konvinkon laŭ kiu tiuj tekstoj revelacias kion Dio volis diri.

En Judismo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo: "Feliĉa la homo kiu obeas Viajn ordonojn (la Mitzvoteikha), kies koro "avidas" Vian Leĝon (la Toraon) kaj Vian vorton[1]

Laŭ la juda teologio la dia vorto estis necesa por realigi la kreon. (Vidu Gen 1,3.)

La ideo pri la “krea vorto de Dio” esprimas ankaŭ la principon laŭ kiu Li, senŝanĝebla kaj senmanka, ne penis en la kreado malsame ol okazas en la mezopotamiaj mitologioj.

Laŭ la juda teologio, la libroj de la Torao estis transdonitaj de Dio al la hebrea popolo senmiksigi Lian vorton kun tiu de Moseo, kiu fakte, estus kompilinta nur la kvinan, nome Readmono.[2]

Al la konservado de dia vorto de la postmoseaj profetoj kontribuis la rabenoj de la Talmudo per la buŝa transdono kiu daŭrigis ĝis la detruo de la Templo de Salomono kiam ankaŭ ĉesis la profetaĵo, kiu, escepte de iuj kazoj, revenas nur kun la Mesio.

La dia vorto estas eterna kaj sentempa ĉar donita de Dio, nesubiigita al eraro aŭ ŝanĝiĝo. Ankaŭ rilate la diajn promesojn al la hebrea popolo estas neestingeblaj kvankam la longa serio da pekoj plenumitaj de juda popolo. [3]

En Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En kristanismo la Biblio estas ĝenerale nomata Vorto de Dio ĉar la kristanoj kredas ke la libroj en ĝi entenataj estis inspiritaj de Dio kaj do ili kun fundamento povas esti tiel difinitaj.

Krome Jesuo Kristo estas prezentata kiel la plena revelacio de Dio kaj do estas nomata greklingve: Logos, kiu signifas Vorto, Dia Vorto (Evangelio laŭ Johano ĉapitro 1).

(Citaĵo)« Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, (Heb 1,1-2). Kristo, Difilo, homfariĝinta, estas la unika Vorto, perfekta kaj definitiva, de la Patro, kiu en li diras sĉion, kaj ne estos alia vorto ol tiu dirita. (|Katekismo de la Katolika Eklezio, 65).

“La kristana kredo ne estas iu «religio de la Libro». Kristanismo estas la religio de la «Vorto» de Dio: Vorto, nome, kiu ne estas «vorto skribita kaj muta, sed enkarniĝinta Vorto kaj vivanta».' [...]|Katekismo de la Katolika Eklezio, 108.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la Ŝema Izrael.
  2. Tiu kredo estas “pia ekspasio” ĉar tiuj libroj estis, fakte, kompilitaj epoke de la ekzilo babilona; la Biblio, plue, ĉeestas ankaŭ la “vorto de la homo” kiel evidentas, ekzemple, en la psalmoj kiuj estas homaj meditoj kaj preĝoj. Fine la Biblio estas ankaŭ priserĉo de la homo, kiu korektas antaŭajn deduktaĵojn atribuantajn al Dio paganajn karakterizojn rifuzitajn de la profetoj. (Oni vidu en la libroj de [1]).
  3. Tiel esprimiĝas ankaŭ la konstitucio Nostra Aetate de la Dua Vatikana koncilio.