Ŝema Izrael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝema' Izrael (el la hebrea, שְׁמַע יִשְׂרָאֵל, "Aŭskultu, oh Izrael"), estas la unuaj vortoj kaj la nomo de unu el la ĉefaj preĝoj de judismo, per kiu manifestiĝas la kredo je unu sola dio. La kredantoj diras ĝin dufoje tage, frumatene kaj vespere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝema' Izrael origine konsistis el unu sola verso kiu aperas en la kvina kaj lasta libro de la Torao, Readmono 6:4 kiu diras: "Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola" (שְׁמַע יִשְׂרָאֵל, ה' אֱלֹהֵינוּ, ה' אֶחָד; Shemá Yisrael, Adonai Eloeinu, Adonai Ejad;), konsiderita la fundamenta esprimo de la unudia juda kredo.

Tamen, la liturgia preĝo konsistas el tri eroj prenitaj de Readmono (Read. 6:4-9, 11:13-21) kaj de Nombroj (Nom. 15:37-41). Ĉi tiuj tri partoj estas konsideritaj kiel rememoro de la eliro el Egiptujo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]