Saltu al enhavo

Diana Dors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana Dors
Persona informo
Diana Dors
Naskonomo Diana Mary Fluck
Naskiĝo 23-an de oktobro 1931 (1931-10-23)
en Swindon
Morto 4-an de majo 1984 (1984-05-04) (52-jaraĝa)
en Windsor
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ovaria kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Bisham Abbey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Alan Lake (1968–1984)
Richard Dawson (mul) Traduki (1959–1966) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mark Dawson (en) Traduki
 ( Richard Dawson (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
aŭtobiografo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1947– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diana DORS (denaske Diana Mary Fluck; 23a de Oktobro 1931 – 4a de Majo 1984) estis angla aktorino kaj kantistino.

Dors en The Unholy Wife (1957).

Dors famiĝis kiel blondulina seks-bombo, multe laŭ la stilo de usonaj Marilyn Monroe, Jayne Mansfield kaj Mamie Van Doren. Dors estis promociita de sia unua edzo, nome Dennis Hamilton, ĉefe en seksecaj kinkomedioj kaj maldeceta manekenado. Post malkovro, ke Hamilton estis fraŭdanta ŝin, ŝi plue ludis por establi sian imagon, kaj aperis ofte en amaskomunikiloj pro diboĉegaj festoj organizitaj en sia hejmo. Poste, ŝi montris talenton aperante en televido, en diskoj, kaj en kabaredo, kaj atingis novpublikan popularecon kiel ofta gasto en babilprogramoj. Ŝi ankaŭ partoprenis en multaj filmoj en diversaj momentoj de sia kariero, translokiĝante inter Britio kaj Holivudo.

Ŝi edziniĝis trifoje, kaj, kiam ŝi mortis estante 52-jaraĝa, ŝia lasta edzo nome Alan Lake memmortigis sin per pafo al la buŝo.

Dors kun Phil Silvers, 1958.
  • 1947 The Shop at Sly Corner kiel Mildred (eksterliste)
  • 1947 Dancing with Crime kiel Annette (eksterliste)
  • 1947 Holiday Camp kiel Dancistino (eksterliste)
  • 1948 The Calendar kiel Hawkins
  • 1948 Good-Time Girl kiel Lyla Lawrence
  • 1948 Penny and the Pownall Case kiel Molly James
  • 1948 Oliver Twist kiel Charlotte
  • 1948 My Sister and I kiel tristulino
  • 1948 Here Come the Huggetts kiel Diana Hopkins
  • 1949 Vote for Huggett kiel Diana Gowan
  • 1949 It's Not Cricket kiel Blondulino
  • 1949 A Boy, a Girl and a Bike kiel Ada Foster
  • 1949 Diamond City kiel Dora Bracken
  • 1950 Dance Hall kiel Carole
  • 1951 Worm's Eye View kiel Thelma
  • 1951 Lady Godiva Rides Again kiel Dolores August
  • 1952 The Last Page kiel Ruby Bruce
  • 1952 My Wife's Lodger kiel Eunice Higginbotham
  • 1953 The Great Game kiel Lulu Smith
  • 1953 Is Your Honeymoon Really Necessary? kiel Candy Markham
  • 1953 The Saint's Return kiel Blondulino ĉe Lennar
  • 1953 It's a Grand Life kiel Corporal Paula Clements
  • 1954 The Weak and the Wicked kiel Betty Brown
  • 1955 As Long as They're Happy kiel Pearl Delaney
  • 1955 A Kid for Two Farthings kiel Sonia
  • 1955 Miss Tulip Stays the Night kiel Kate Dax
  • 1955 Value for Money kiel Ruthine West
  • 1955 An Alligator Named Daisy kiel Vanessa Colebrook
  • 1956 Yield to the Night kiel Mary Hilton
  • 1957 The Long Haul kiel Lynn
  • 1957 The Unholy Wife kiel Phyllis Hochen
  • 1958 The Love Specialist Diana Dixon
  • 1958 I Married a Woman kiel Janice Blake Briggs
  • 1958 Tread Softly Stranger kiel Calico
  • 1958 Passport to Shame kiel Vicki
  • 1960 Scent of Mystery kiel Winifred Jordan
  • 1961 On the Double kiel Sergeant Bridget Stanhope
  • 1961 King of the Roaring '20s: The Story of Arnold Rothstein kiel Madge
  • 1962 Mrs. Gibbons' Boys kiel Myra
  • 1963 West 11 kiel Georgia
  • 1964 The Counterfeit Constable kiel Diana Dors
  • 1966 The Sandwich Man kiel Unua Sinjorino Billingsgate
  • 1967 Danger Route kiel Rhoda Gooderich
  • 1967 Berserk! kiel Matilda
  • 1968 Hammerhead kiel Kit
  • 1969 Baby Love kiel Liz
  • 1970 Deep End kiel unua Lady Client de Mike
  • 1970 There's a Girl in My Soup kiel lia edzino
  • 1971 Hannie Caulder kiel Madame
  • 1972 The Pied Piper kiel Frau Poppendick
  • 1972 The Amazing Mr. Blunden kiel Mrs. Wickens
  • 1972 Swedish Wildcats kiel Margareta
  • 1973 Nothing but the Night kiel Anna Harb
  • 1973 Theatre of Blood kiel Maisie Psaltery
  • 1973 Steptoe and Son Ride Again kiel Woman In Flat
  • 1974 From Beyond the Grave kiel Mabel Lowe
  • 1974 Craze kiel Dolly Newman
  • 1975 The Amorous Milkman kiel Rita
  • 1975 What the Swedish Butler Saw kiel Madame Helena
  • 1975 Bedtime with Rosie kiel Aunt Annie
  • 1975 Three for All kiel Mrs. Ball
  • 1976 Adventures of a Taxi Driver kiel Mrs. North
  • 1976 Keep It Up Downstairs kiel Daisy Dureneck
  • 1977 Adventures of a Private Eye kiel Mrs. Horne
  • 1979 Confessions from the David Galaxy Affair kiel Jenny Stride
  • 1985 Steaming kiel Violet (publikigita postmorte)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]