Dielsdorf ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Dielsdorf ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Dielsdorf.

Dielsdorf
Blazono de Dielsdorf
Dielsdorf rigardo al la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 29′ 2″ N 8° 27′ 15″ O / 47.48389 °N, 8.45417 °O / 47.48389; 8.45417 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 2″ N 8° 27′ 15″ O / 47.48389 °N, 8.45417 °O / 47.48389; 8.45417 (mapo)
Areo 5,86 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 8157
Komunumkodo 0086
Mapo de Dielsdorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dielsdorf estas la ĉefkomunumo de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 5137 loĝantojn en 2006, kiu nombro kreskis al 5506 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de la orienta Ĵuraso je la suda flanko de la montoĉeno Lägern, malsupre de la historia urbeto Regensberg, kiu estis la historia ĉefloko de la distrikto. En Dielsdorf troviĝas la ĉevalkonkursejo Grossriet.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 5,86 km², de kiuj 1,58 km² estas kovritaj de arbaro, 2,06 km² servas por agrikulturo kaj 1,58 km² por setlejoj. La plej alta punkto de Dielsdorf situas sur alteco de 653 m s.m. sur la kresto de la monto Lägern, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 410 m s.m. ĉe la bordo de la rivereto Haslibach en la Marĉo de Neerach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dielsdorf limas en nordo al Steinmauer, en oriento al Niederhasli, en sudo al Buchs kaj en okcidento al la historia urbeto Regensberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dielsdorf situas ĉe la Wehntal-fervojo, sur kiu linio hodiaŭ duonhore en ambaŭ direktoj cirkulas trajnoj de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je ĉirkaŭ 500 post Kristo la alemana gvidanto Theodolf fondis por siajn anojn la setlejon Theodolf-vilaĝo. 861 Dielsdorf estis menciita sur dokumento de la abato de Sankt-Galo sub la nomo Theolvesthoruf. La dokumento hodiaŭ troveblas en la ŝtatarkivo de Sankt-Galo. Je proksimume 1100 kutimiĝis la hodiaŭa skribmaniero de la nomo. 1842 estis konstruita la strato al Zuriko kaj malfermitaj la poŝtoficejo kaj la poŝtkaleŝ-linio al Zuriko. 23 jarojn poste Dielsdorf estis konektita al la fervojreto. En la jaro 1871 Dielsdorf fariĝis la nova distriktĉefurbo anstataŭ la historia urbeto Regensberg, kiu sur la kresto de la Lägern estis nur malfacile atingebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]