Saltu al enhavo

Stadel ĉe Niederglatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadel ĉe Niederglatt
Blazono de Stadel ĉe Niederglatt
Stadel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoDielsdorf
Koordinatoj 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O / 47.52944; 8.46639 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O / 47.52944; 8.46639 (mapo)

Map

Areo12,85 km²
Alteco436 m super marnivelo
Poŝtkodo8174
Komunumkodo0100
Mapo de Stadel ĉe Niederglatt
v • d • r

Stadel ĉe Niederglatt (Germane: Stadel bei Niederglatt) estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stadel situas en la Zurika Unterlando en iama marĉregiono. Restaĵo de tio estas la marĉo de Neerach. Ek de 1907 ankaŭ la vilaĝoj Windlach, Raat kaj Schüpfheim apartenas al Stadel.

Per poŝtaŭtobusoj la komunumo estas ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Unua skriba mencio de Stadel datiĝas el la jaro 1044 el la tiel nomita Hunfried-dokumento. En la jaro 1424 la urbo Zuriko aĉetis la Grafejon Kiburgon kaj tiel fariĝis ankaŭ posedanto de Stadel, kiu apartenis al tiu grafejo. Dum la Helveta Respubliko Stadel fariĝis parto de la distrikto Bülach kaj en la jaro 1815 transiris al la distrikto Regensberg, el kiu fariĝis la hodiaŭa distrikto Dielsdorf.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]