Rümlang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rümlang
Blazono de Rümlang
Rümlang vidita el la aero
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 27′ 13″ N 8° 32′ 0″ O / 47.45361 °N, 8.53333 °O / 47.45361; 8.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 13″ N 8° 32′ 0″ O / 47.45361 °N, 8.53333 °O / 47.45361; 8.53333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6046
Areo 12,39 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 8153
Komunumkodo 0097
Mapo de Rümlang
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rümlang estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. (Ne miksu kun Rümlingen)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rümlang situas ĉe la bordo de la rivero Glatt. Sur gixa teritorio alfluas la rivereto Furt al Glatt. La komunumo troviĝas rekte okcidente de la Flughaveno Zuriko kaj la fino de ĝia kurejo 28 troviĝas sur la teritorio de la komunumo. Norde Rümlang limas al la urbo Zuriko, okcidente al Regensdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rümlang situas sur la trajnlinio de Zuriko al Bülach kaj Ŝafhaŭzo kaj ankaŭ per busoj estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj per la rekta najbareco de la interkontinenta flughaveno, la komunumo estas ligita al la tuta mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis trovitaj sur la teritorio de la komunumo restaĵoj de romiaj setlejoj. La unua dokumenta mencio de Rümlang datiĝas el la jaro 924.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Rümlang