Dänikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dänikon
Blazono de Dänikon
Dänikon, en la fono videblas la montoĉeno Lägern
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 26′ 50″ N 8° 24′ 26″ O / 47.44722 °N, 8.40722 °O / 47.44722; 8.40722 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 50″ N 8° 24′ 26″ O / 47.44722 °N, 8.40722 °O / 47.44722; 8.40722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1789
Areo 2,77 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 8114
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Dänikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dänikon estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1789 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. (Ne miksu Dänkoen en Kantono Zuriko kun Däniken en Kantono Soloturno.)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dänikon situas en la Furtvalo, sude de la montoĉeno Lägern, nordokcidente de la urbo Zuriko kaj okcidendte de la Flughaveno Zuriko. Okcidente ĝi limas al Hüttikon, norde al Otelfingen, nordoriente al Buchs ZH kaj oriente al Dällikon. En la sudo la monto Altberg formas la limon al la komunumo Oetwil ĉe Limato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per aŭtobusoj Dänikon estas bone ligita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La stacicomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Otelfingen ankaŭ troviĝas proksime de la komunumo, krome estas facila aliro al la aŭtoŝoseoj A1 kaj A4 (norda ĉirkaŭiro de Zuiko).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dänikon datiĝas el la jaro 1130 kiel Täninchoven.

En la jaro 1468 la urbo Zuriko aĉetis la regejon Landenberg-Greifensee, al kiu apartenis tiutempe Dänikon. Zuriko atribuis la komunumon al la supervoktejo Regensberg. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo fariĝis parto de la distrikto Distrikt Regensberg kaj poste de Dielsdorf.

Ĝis la jaro 1843 la vilaĝoj kDänikon kaj Dällikon formis unu solan politikan komunumon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]