Dionisio Anzilotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dionisio Anzilotti (Pescia (PT), 20-a de februaro 1867 - Uzzano, 23-a de aŭgusto 1950) estis itala juristo kaj diplomato . Li estas taksata unu el la ĉefaj kleruloj pri internacia juro de la 20-a jarcento.

Anzilotti naskiĝis de Giuliano e Isolina Allegretti, studis en la jura fakultato de la Universitato de Pizo, kaj doktoriĝis en 1890 per tezo pri privata internacia juro. Li komencis juĝistan karieron en la apelacia kortumo de Florenco. En tiu urbo li instruis "Civilan kaj privatan internacian juron" de 1892 ĝis 1902 ĉe la Reĝa Instituto pri Sociaj Sciencoj “Cesare Alfieri”. Iĝinte libera profesoro pri "internacia juro" ĉe la ŝtata universitato, li lasis Florencon kaj translokiĝis al la Universitato de Palermo (19021903), kaj poste de Bolonjo (19041911). Li ricevis la titolon de ordinara profesoro en 1906, kaj en 1911 li ricevis la katedron pri "Internacia juro" de la Universitato de Romo, kie li restis ĝis sia pensiiĝo en 1937.

En 1906, kun Arturo Ricci Busatti kaj Leone Adolfo Senigallia, Anzilotti fondis la revuon “Rivista di Diritto Internazionale” (revuo pri internacia juro), kiun li eldonis kaj aktive subtenis dum ĉirkaŭ dudek jaroj.

Li estis ano de la Konsilantaro pri diplomata konfliktoj de la Ministerio pri eksteraj aferoj ĝis ĝia reformo, kaj konsilanto de la ministro au ano de provizoraj konsilantaroj en pluaj okazoj (aferoj “Carthage”, “Manouba” kaj “Tavignano” en 1912-13 ce la Konstanta arbitracia kortumo.

En 1919 li iĝis jura konsilanto kaj faka delegito de la itala registaro ĉe la Pariza Packonferenco. Ekde 1916 li estis sub- ĝenerala sekretario de la Ligo de la Nacioj, kaj, kun tiu titolo, li partoprenis en 1920 la preparadon de la statuto de la Konstanta Internacia Kortumo. La 14-a de septembro 1921, li iĝis juĝisto ĉe tiu kortumo, kaj ĝin prezidis en 1928 kaj en 1930; en 1930 li estis elektita por dua naŭjara deĵorperiodo.

Li estis internacia membro de la Akademio de la Lincei en la fako de la moralaj sciencoj (ekde 1926) kaj ano de la Reĝa Akademio de Italio ekde 1929. Li ankaŭ estis aliĝinta membro de la '“Instituto pri internacia juro” ekde 1908, kaj plena membro ekde 1921. Ekde 1932 ĝis 1934 li estis la cefa vicprezidanto de la sama Instituto. Li estis ano en multaj pliaj kulturaj institucioj en Italio kaj eksterlande, kiel la Akademio de la Georgofili, la Akademio de la sciencoj de Bolonjo, la Amerika Instituto pri internacia juro, la Akademio pri kompara juro, la Konsulta Komitato pri la Konferencoj pri internacia privata juro kaj la Akademio pri Sciencoj de Utrecht. Li verkis sian lastan sciencan verkon en 1932 pri la limoj de itala jurisdikcio rilate al fremdaj kompanioj.

Ĉe la fino de sia scienca kaj diplomata agado, Anzilotti retiriĝis en la vilao del Castellaccio, sur la montetoj de Uzzano, kiun li estis aĉetinta en 1926 kune kun la fruktodonaj ĉirkaŭaj vinberaroj de la grafoj Orsi-Bertolini. Tie li dediĉis sin al produktado kaj komercado de vino, (“Bianco di Valdinievole”). Duma la dua mondmilito, li gastigis multajn rifuĝintoj kaj al la partizanaj trupoj kiuj operaciis en la regiono.

Li mortis dum somero 1950 kaj estas entombigita en la Kapelo de la tombaro de Uzzano Castello.