Diskuto:Dua mondmilito III/1943

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jaro 1943 jam nur konfirmis la senesperan postenon de Akso, kies falo komenciĝis en la jaro 1942. Marŝalo Manstein, unu el la plej grandaj strategoj de la 20-a jarcento, ja ankoraŭ pruvis kontraŭe al ĝenerala atendado eĉ spite al neniigo de la armeo de Paulus stabiligi la orientan batalfronton kaj komenci ampleksan printempan ofensivon de Manstein, dum kiu li ĵetis embarasigitajn sovetajn soldatarojn reen kaj rekonkeris Ĥarkov-on, sed tio estis lasta vere karakteriza sukceso de Germanio. Poste jam sekvis definitiva falo: fiasko de la germana submarŝipa milito en la dua batalo je Atlantiko, kolapso de la soldataroj de Akso en Norda Afriko sub koncentriĝinta premo de britoj kaj usonanoj (elŝipiĝintaj okcidente enkadre de operaco Torch), malsukceso en batalo je Kurda arko kaj sekva neniiga soveta ofensivo, kiu forpelis la germanajn fortojn nur malantaŭ Dnepron, falo de Sicilio kaj sukcesa elŝipiĝo de Aliancanoj en Italio. Tiu poste transiris al flanko de Aliancanoj, sed la germaja fortoj prompte ekprenis ties pli grandan parton. Sed tio neniel povis ŝanĝi en la fakto, ke la italaj taĉmentoj ĉesis esti fidindaj kaj ke Aliancanoj tute priregis Mediteraneon.
Eĉ ne Japanio estis pli sukcesa - batalo je Guadalcanal finis la 7-an de februaro per ties unusignifa malvenko. Malbone evoluis ankaŭ bataloj sur Nov-Gvineo. La 2-an de januaro aliancanoj elŝipiĝis ĉe Buna, la 4-an de septembro ĉe Salamua kaj plie japanoj dum alveno de novaj fortoj suferis malvenkon en batalo en Bismarka Maro (la 2-a ĝis la 4-a de marto). Malfruiĝis ankaŭ antaŭenpaŝo de japanaj taĉmentoj en Ĉinio. Unusola karakteriza sukceso estis militiro en Birmo, sed eĉ ne tio kapablis plenumi ĉiujn celojn kaj ne promesis tro da esperoj en estontecon. La aliancanaj fortoj komencis sian ofensivon en intencoj de taktiko transsalto el insulo al insulo kaj la imperiestra maristaro jam ne havis potencialojn al respondantaj kontraŭagadoj. Kiam la bataloj je Guadalcanal estis finintaj, Aliancanoj antaŭenpaŝis tra Salomonaj insuloj al nordo al Rabaul. La 5-an de junio ili elŝipiĝis sur insulo Nov-Georgio, la 15-an de aŭgusto ili elŝipiĝis sur insulo Vella Lavella kaj la 1-an de novembro sur insulo Bougainville. Dum tiu ĉi militiro okazis la tuta vico da surmaraj bataloj kun alternaj sukcesoj - la 6-an de julio batalo en golfo Kula, la 13-an de julio batalo ĉe insulo Kolombangara, la 6-a ĝis la 7-a de aŭgusto batalo en golfo Vella, la 7-an de oktobro batalo ĉe Vella Lavella, la 1-an de novembro batalo en golfo de imperiestrino Augustino, la 5-an de novembro kaj la 11-an de novembro aviadilatakoj kontraŭ Rabaul kaj la 26-an de novembro batalo ĉe kabo de sankta Georgo. En la meza Pacifiko okazis al la 20-a de novembro aliancana elŝipiĝo sur insuloj de Gilbert. En la norda Pacifiko okazis bataloj sur Aleŭtoj. La 27-an de marto okazis batalo ĉe Komadoraj insuloj, la 29-an de majo aliancanoj liberigis insuloj Atta kaj la 27-an de aŭgusto insulon Kisko. Usonaj submarŝipoj priregis plimulton de Pacifiko kaj laŭvorte ili masakris japanan komercan ŝiparon, al kio japanoj ne kapablis trovi respondantan kontraŭarmilon. Provizado de iliaj malproksimaj postenoj kolapsis, evakuadon kaj transŝovojn de taĉmentoj devis fari valoraj militŝipoj, sed da kiuj ne estis sufiĉe kaj kiuj estis bezonataj aliloke. Spertaj pilotoj estis mortantaj kaj estis neniu, kiu anstataŭis ilin, plie militproduktado kolapsis pro manko de krudmaterialoj kaj estis finantaj ankaŭ movigsubstancoj.


reiru al la ĉefpaĝo