Operaco Torĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Operaco Torch)
Usonaj soldatoj surteriĝas proksime de Alĝero.
Mapo de la aliancanaj konvojoj direkte el la Brita Insularo al Nordafriko.

Operaco Torĉo (8a–16a de Novembro 1942, iam nomita Operaco Gimnastikisto) estis an angl–usona invado de Franca Nordafriko, dum la Nord-Afrika kampanjo de la Dua Mondmilito. Torĉo estis la starto de la amasa implikiĝo de usonaj trupoj en the eŭrop–nordafrika fronto de la milito.

La Sovetunio estis delonge premanta Usonon kaj Brition starti operacojn en Eŭropo kaj malfermi duan fronton, por malpliigi la premon fare de Germanaj fortoj kontraŭ la Ruĝa Armeo. Dum la usonaj komandantoj favoris la realigon de la Operaco Sledgehammer (martelego), nome surterigo en la okupita Eŭropo tiom frue kiom eble, la britaj komandantoj kredis, ke tio estus tro frua kaj plej verŝajne iĝonta katastrofo kaj proponis anstataŭe surterigojn en Franca Nordafriko. Dume, la 28an de Julio, la Afrikakorps de la Akso, sub estreco de la feld-marŝalo Erwin Rommel, kaptis Mersa Matruh, en Egiptio, je nur 140 mejlojn (230 km) el Aleksandrio.

Surterigoj en nordokcidentan Afrikon malpliigus la premon sur fortoj de Aliancanoj en Egiptio, sekurigus la aliancanaj markontrolon de sudokcidenta Mediteraneo kaj ebligus invadon de Suda Eŭropo en 1943. La Usona Prezidento, Roosevelt, supozis, ke tiaj surterigoj formetus invadon de Okcidenta Eŭropo en 1943 sed konsentis subteni la Britan ĉefministron Winston Churchill.

La veteranaj usonaj komandantoj restis tre kontraŭaj al la surterigoj kaj post la okcidenta Aliancana Kombinita Stabanaro kiu kunsidis en Vaŝingtono la 30an de Julio, la generalo George Marshall kaj la admiralo Ernest King malakceptis aprobi la planon. Roosevelt tamen faris rektan ordonon, ke la Torĉo havu prioritaton super aliaj operacoj kaj ke okazu plej able antaŭe, fakte unu el nur du rektaj ordonoj kiujn li donis al la militistaj komandantoj dum la milito.

La Aliancanoj organizis tri amfibiajn atakfortojn por samtempe kapti la ŝlosilajn havenojn kaj flughavenojn de Maroko kaj Alĝerio, kun celo al Kasablanko, Orano kaj Alĝero. Sukcesa finkompletigo de tiuj operacoj estis sekvataj de orientena antaŭenirado al Tunizio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aboulker, Professeur José; Levisse-Touzé, Christine (2002). "8 novembre 1942: Les armées américaine et anglaise prennent Alger en quinze heures". Espoir. Paris (n° 133).
  • Allen, Bruce (2007) [1999]. Exit Rommel: The Tunisian Campaign, 1942–43. Stackpole Military History Series. Mechanicsburg, PA: Stackpole Books. ISBN 978-0-8117-3381-6.
  • Breuer, William B. (1985). Operation Torch: The Allied Gamble to Invade North Africa. New York: St.Martins Press.
  • Brown, J. D. (1968). Carrier Operations in World War II: The Royal Navy. London: Ian Allan.
  • Danan, Professeur Yves Maxime (1963). La Vie Politique à Alger de 1940 à 1944. Paris: L.G.D.J.
  • Eisenhower, Dwight D. (1948). Crusade in Europe. London: William Heinemann. OCLC 559866864.
  • Edwards, Bernard (1999). Dönitz and the Wolf Packs. Brockhampton Press. ISBN 1-86019-927-5.
  • Funk, Arthur L. (1974). The Politics of Torch. University Press of Kansas.
  • Hague, Arnold (2000). The Allied Convoy System 1939–1945. Naval Institute Press. ISBN 1-55750-019-3.