Diskuto:Fundamento de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de eldonoj.[redakti fonton]

La listo estas fuŝa. Ĝi miksas verajn fundamentojn kaj nacilingvaj tradukoj. Ĝusta, sed nekompleta, listo estas trovebla en ekzemple la 9-a eldono de Albault p. 348-349. Petro Hata (diskuto) 08:29, 21 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

"Misinterpretoj"[redakti fonton]

Enciklopedio ne povas nomi ion "misinterpretoj" nur pro tio, ke iu interpretanto de la Fundamento tiel opinias.

Nenie en la artikolo estas pritraktata la interesa temo "interpretoj de la FdE", kaj tamen Pauchjo aldonas liston de iuj "skoloj" kaj "devioj" (ankaŭ tiuj konceptoj estas afero de interpreto), kiuj "misinterpretas" la Fundamenton. Pauchjo referencas al la Vikipedia artikolo pri la Berlina komentario. Tia nur-Vikipedia referenco estas nevalida en Vikipedio, sed Pauchjo tamen donas findindan indikon pri fonto, kiun oni trovu alimaniere. La verkinto de la BK ja estas eminenta, sen li estas ankaŭ eminenta disputisto. Cetere, eĉ li mem foje skribis: «La verdikto "kontraŭ-Fundamenta" nur malofte estas tute klara. Tre ofte ĝi estas rezulto de *interpretado*.»

Certe la artikolo meritas ĉapitron pri diversaj manieroj interpreti la Fundamenton, sed estas ŝoke, se la unua paŝo tiudirekten estas ies propaganda listo de "misinterpretoj". Oni havu iom da respekto al tio, ke Vikipedio celas esti enciklopedio, ne forumo por ies opinioj. --Surfo 15:38, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun Surfo. - Moldur (diskuto) 15:59, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Same mi. Krome la ĉapitro estis skribita en sufiĉe stranga stilo. --Tlustulimu (diskuto) 16:05, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Nu, mi simple volas kontribui. Se mi trovas koncernan kaj fidindan fonton, mi emas uzi ĝin en miaj kontribuoj, malgraŭ ĉu aŭ ne ĝi spegulas miajn opiniojn – ĉi-kaze mi ne estas ia adepto de Pabst. Sed mi dubas ĉu adeptoj de tiuj, kiujn li nomas misinterpretoj povus rezisti emocie reagi al mia kontrubuo tiel, kiel ĝi estis prezentita. Ĉi tial, estas prudente ne uzi la fonton por la momento.

Jen mi prezentas la redakton kiu evidente ŝokis Surfon, kiel pruvo ke ĝi ne estas propogando, sed simpla kontribuo:

== Misinterpretoj ==
Misinterpretoj de la Fundamento temas ekskluzive pri skoloj kaj devioj kiuj propagandas asertojn ŝajne konformajn al la Fundamento malgraŭ tio, ke fakte ties ĝi redifinas aŭ ignoras. Aktuale, la sola misinterpreto kiu influas amase estas bonlingvismo. Misinterpretoj aŭ devioj, kiujn la publiko tuj rekonas kiel malagordaj kun la Fundamento, tiujn oni nomas reformo aŭ Esperantido.[1]
Laŭ la Berlina Komentario, la ĉefaj misinterpretoj estas:
  1. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol.I, 2015, pp. 382-388.