Diskuto:Pieter Engwirda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 16:07, 7 Apr. 2014 (UTC)

Uzanto:Pietermeneer‎‎[redakti fonton]

Saluton, Pieter. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis Uzanto:Pietermeneer‎‎, tiel ke ĝi nun kondukas al Pieter Engwirda. Kutime ni ne metas ligilojn inter la nomspacoj de artikoloj kaj uzantoj. Krome per tio estiĝas la impreso, ke vi identus kun la ulo. Ĉu tio estas la kazo? Se jes, kial vi ne petis min pri alinomigo de la uzanto sur Vikipedio:Alinomigi uzanton? --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 7 Apr. 2014 (UTC)

Mi aliĝas al la konstato, Pieter. Estas nekutime (kaj, laŭ mia persona opinio, malrekomendinde) alidirekti de Uzanto: al artikolo. Unu el problemoj estas, ke redaktantoj poste povas uzadi diskuton de artikolo (kiu devus temi pri artikolo) por paroli kun vi (kiel jam okazis). Se vi ne kontraŭas, mi preferus ŝanĝi vian alidirektilon al {{Intervikia plusendilo}}, kiu plue ligos al la celata paĝo, sed ne misinformos uzantoj pri via uzantopaĝo. Amike. --KuboF (diskuto) 20:03, 16 Okt. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ŝanĝis la alidirektilon al "intervikia alidirektilo" kiel mi proponis. Amike. --KuboF (diskuto) 18:31, 3 Nov. 2015 (UTC)

Artikolo pri vi[redakti fonton]

Mi rimarkis la artikolon Pieter Engwirda; ŝajne temas pri vi, ĉu? Ĉu estis via intenco uzi ĝin kiel vian uzanto-paĝon (Uzanto:Pieter Engwirda)? Se jes, prefere ĝin tiel alinomu, aŭ sciigu min kaj mi helpos. Aliokaze, se ĝi estas intencata kiel kutima artikolo, ĝi estos kutime redaktata de aliaj Vikipediistoj. Ekzemple, verki membiografian artikolon estas malrekomendate; kaj informoj en la artikolo certe bezonas estis kontroleblaj. Ankaŭ estas tuŝita temo de menciindeco, kiu en la artikolo ne estas pruvita. Mi persone rekomendas aŭ aldoni plurajn bonajn fontojn pri la persono (vi?) aŭ eventuale alinomi ĝin al via uzantopaĝo. --KuboF (diskuto) 18:39, 3 Nov. 2015 (UTC)

Mi neniam ŝcias kiel respondi al tiuj mesaĝoj. Mi esperas ke tiu maniero estas ĝuste. Mi ŝatas labori kun Vikipedio kaj ne ankoraŭ scias ĉiuj sekretoj. Jes mia uzantnomo en Vikipedio estas Pietermeneer kaj mia vera nomo estas Pieter Engwirda. Mi volis indiki informon pri mi sed eble mi eraris aŭ konfuzis. Bonvolu helpu/korektu. Dankon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto • kontribuoj) 13:53, 11 Dec. 2015
Bone, mi do alinomis ĝin al Uzanto:Pieter Engwirda.
Estas tre bonkore de vi, ke vi helpas al psiĥiatriaj pacientoj! La mondo bezonas pliajn tiajn. Aliflanke, pro tiaj aktivaĵoj oni kutime ne eniras enciklopediojn (do ne havas artikolon en Vikipedio). Se vi havus iun demandon, vi povas ankaŭ min demandi. Amike :) --KuboF (diskuto) 22:47, 13 Dec. 2015 (UTC)
Tute ne komunikema homo. Mi ne vidis eĉ unu frazon de li.Narvalo (diskuto) 20:02, 30 okt. 2017 (UTC)[Respondi]