Uzanto-Diskuto:Pietermeneer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝemelurbo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malfaris viajn ŝanĝojn de Ĝemelurbo, ĉar ili ne plibonigis la artikolon. Do bonvolu labori pli atente. --Tlustulimu (diskuto) 17:37, 26 Sep. 2012 (UTC)

Pietermeneer, viaj ŝanĝoj en la artikolo estas tre konfuzigaj. Antaŭe tio estis vere artikolo pri ĝemelurbeco, nun pri iu laborgrupo. Bonvolu prizorgi ke la artikolo estu denove pri ĝemelurbeco - kaj kiel sekcion vi ja povas mencii ankaŭ la laborgrupon. Krome, Vikipedio ne uzas h-sistemon sed x-sistemon kiu aŭtomate transformiĝas al ĉapeloj. Krome, bonvolu provi la butonon Antaŭrigardu por ne fari multajn etajn sinsekvajn redaktojn (tio sufiĉe malplibonigas superrigardeblon de Lastaj ŝanĝoj kaj historio de artikolo). --KuboF (diskuto) 10:21, 27 Sep. 2012 (UTC)
Ĉar vi ne reagis konvene, mi ĵus malfaris denove. Krome mi protektis la artikolon Ĝemelurbo. Do, kion vi celis per via fakta reverkado? Ĉu kaŝan varbadon? Se jes, mi supozas, ke vi eble ne ĝuste komprenis kio estas enciklopedio kaj specife vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 27 Sep. 2012 (UTC)

Antaŭrigardo[redakti fonton]

Bonan tagon! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Tlustulimu (diskuto) 15:38, 27 Sep. 2012 (UTC)

Salut'! Laŭeble vi strebu, ke la urbonomoj estu bluaj (ĝuste oni uzis la nomon). Estas eblecoj konsulti ekzemple en Grandurbo, kie ĉiuj pli grandaj, ol 500 000 estas jam bluaj, la ĉefurboj ĉiam estas bluaj, inter 100-500 000 nur parte estas bluaj, kiuj ruĝas, pri tio mankas artikolo.--Crosstor (diskuto) 12:32, 2 Okt. 2012 (UTC)

Kiel trakti du paĝon por la sama afero (Ĝemelurbo-ĝemelaj urboj)?[redakti fonton]

Mi kopiis la mesaĝon en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo ĉar administrantoj havas ilojn. Tutkore. --pino (diskuto) 12:29, 9 Okt. 2012 (UTC)

Mi korectis etan problemon "minusklo-Majuskulo". Ĉu nun funkcias ? --pino (diskuto) 09:29, 10 Okt. 2012 (UTC)

Hungario[redakti fonton]

Mi parte bluigis la hungarajn urbojn, sed restis ankoraŭ kelkaj ruĝoj (en laŭlanda parto). Tiuj restaĵoj estas en sensenca formo, se la origino estas tia, ili estu forigindaj.--Crosstor (diskuto) 10:16, 15 Okt. 2012 (UTC)

Artikoloj pri nederlandaj urboj[redakti fonton]

Saluton. Mi korektas la artikolojn de vi metitaj la 5an de novembro. Ili estas vere nekongruaj kun la sistemo de Vikipedio. Bonvolu iri pli malrapide kaj rigardi unue kiaj estas aliaj artikoloj jam faritaj. Kaj kiaj estas ties redaktopaĝoj (oni povas rigardi ilin sen tuŝi iom). Se mi farus rekte tiujn artikolojn, mi elspezos malpli da tempo ol por korekti ilin. Tamen tiele vi lernos, sed nur se vi rigardos kion vi faris kaj kio estas nun en tiuj artikoloj. Vi ne metis la alilingvajn ligilojn. Krome mi devis kaŝi la nekompreneblan tekston (kiu restas en la redaktopaĝo).--kani (diskuto) 21:14, 6 Nov. 2012 (UTC)

Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn[redakti fonton]

Saluton, Pietermeneer,

vi ŝajnas esti la precipa aŭtoro de la artikolo Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn. Ĝi certe estas interesa dokumento – por Esperanto-varbilo aŭ gvidlibreto por aktivuloj. Sed miaopinie la temo ne estas taŭga por enciklopedio, certe ne en la nuna formo. Vikipedio ne estas reklamilo.

Se via artikolo estas oficiala dokumento (ekz. de UEA), eble ĝi taŭgas por Vikifontaro.

Mi proponos diskuti pri forigo de la artikolo el Vikipedio; certe estus bone, ke vi partoprenu en la diskuto kaj prezentu vian, sendube malsaman, vidpunkton.

Umbert' (diskuto) 10:22, 4 Jan. 2013 (UTC)

Mi legis vian mesaĝon sed mi ne estas sufiĉe sperta por fari ion. Estas amiko kiu volas helpi min en tiu ĉi afero. Li pretas helpi min sed mi atendas ke li havas tempon. Pieter (ĉi tion aldonis sen subskribo Pietermeneer je 2013-01-16, 10:53 – vi povas subskribi simple tajpante ~~~~)

Sal Pietermeneer! Kiel statas transpreno de la artikolo al alia loko? Vi menciis la vikion de UEA. Bv informi nim. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 12:39, 2 Mar. 2013 (UTC)

Atentigo kaj peto[redakti fonton]

Bonan tagon! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Tlustulimu (diskuto) 10:16, 15 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando‎‎[redakti fonton]

Saluton, Pieter. Mi ĵus vidis, ke vi provis aldoni parametrojn al {{Informkesto komunumoj en Nederlando‎‎}}. Bedaŭrinde tio kaŭzis jam fuŝon en la ŝablona dokumentado. Sed mi iomete korektis vian aldonon, tiel ke la novaj parametroj almenaŭ ne plu fuŝas la dokumentadon. Ĉu mia korekto estas tio, kion vi celis? Se ne, bonvolu priskribi viajn celatajn aldonojn ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 18 Mar. 2013 (UTC)

(+) Mi ĵus vidis, ke vi denove eligis la parametrojn. Kial? Ĉu vi ne tre spertas pri kreado de ŝablonoj? Se jes, bonvolu mesaĝi, kion vi celas. Alikaze mi devos malfari eventualajn fuŝojn de uzata ŝablono kaj eble eĉ protekti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 13:36, 18 Mar. 2013 (UTC)

Mi restarigis por vi la deziritan liston de ĝemelaj urboj. Ĝi nun troviĝas en subpaĝo de via uzantopaĝo, do ne minacas forigo pro "neenciklopedieca artikolo". Rilate al via promeso pri bluigo de ruĝaj ligiloj - bv. kontroli ankaŭ ĝustan nomon de urboj, ekz. en Slovakio estas Liptovský Mikuláš, ks. --KuboF (diskuto) 16:52, 22 Mar. 2013 (UTC)

Kara, mi forigis la liston de urboj de Ĝemelurbo. Jam antaŭe estis problemo grandparte pro tia listo tie. Ĉar da tiaj urboj estas sufiĉe multe mi rekomendas al vi prefere krei apartan artikolon, ekz Listo de ĝemelaj urboj aŭ simile, kaj tien meti bone formatigitan liston. Ekzemplon (bazan!) vi povus trovi en Listo de urbegojListo de urboj de Francio. Vi pravas ke kutime tia listo indas en artikolo, tamen tio ne validas se listo estas longega. Amike. --KuboF (diskuto) 14:28, 12 Apr. 2013 (UTC)

Bonan ideon! Mi konservis en mia komputilo la paĝojn kun la listo da urboj kun multegaj ruĝajn ligilojn kaj forjetis (preskaŭ) ĉiujn ruĝajn ligilojn. Kiam mi finiĝos tiu ĉi projekto mi denove metos ĝin en la ĝemelurbo paĝo. Pieter

Saluton, 1.En Vikipedio mi notis diversaj kategrioj por la sama afero: • Ĝemelaj urboj‏‎ (2 anoj) • Ĝemelurbo‏‎ (1 ano) • Ĝemelurboj‏‎ (529 anoj) Ĉu bone? 2. Kial la ligo al la kategorio Ĝemelaj Urboj estas ruĝa ĉar tiu ĉi kategorio konsistas el du longan artikoloj.

Kore Pietermeneer

Nederlandaj urboj[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon, ĉar vi enmetas multajn artikolojn pri nederlandaj urboj. Tamen mi konsilos al vi du detalojn, kiuj plibonigos ilin sen multa peno viaflanke. Fakte la unua, se vi ne faras ĝin, mi devos fari ĝin por ke la artikolo ne restu orfa kaj sen ligo al alilingvaj versioj; kaj fakte mi jam faris tion por kelkaj el viaj artikoloj. La sistemo estas nova, eble iom kompliketa dekomence sed kiam vi faros ĝin dufoje, iĝos facilega. En la origina nederlanda paĝo (aŭ de alia lingvo) estas maldekstre listo de lingvoj kaj sube ĉe la fino estas Koppelingen bewerken, klaku tie kaj aperos anglalingva paĝo kun denove listo de samaj lingvoj kaj fine add, kie vi denove klakos kaj aperos nova linio, en la unua loko vi metu e, aperos listo de lingvoj kaj klaku por esperanto, en la dua loko vi metu la titolon de la esperanta artikolo kaj poste klaku ĉe save. Ĉio estos farita kaj tiele aperos la listo de lingvoj en ĉiuj versioj. Parolanto de ĉiuj lingvoj vidos tie esperanton. Se vi ne faras tion, neniu vidos esperanton. Dua konsilo, kiun mi ne povos solvi estas meti etan informon pri la urboj, ekzmeple du frazojn, por ke ili estus almenaŭ tri. Dankon.--kani (diskuto) 15:23, 24 Jun. 2013 (UTC)

Denove pri Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando[redakti fonton]

Saluton, Pietermeneer. Mi ĵus korektis kelkajn artikoletojn de vi. Sed kial vi uzadas la malnovan titolon de {{Informkesto komunumoj en Nederlando}}? Ĉu vi ne legas mesaĝojn de aliaj uzantoj kaj ne rigardas kio okazas sur la paĝo Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj? Krome mi rekomendas al vi legi la dokumentadon de {{Informkesto komunumoj en Nederlando}}. Jam delonge kutimas dum uzado de informkestoj meti la disigajn strekojn inter la parametroj al la linia komenco. Se la strekoj staras je la fino de la linio, la korektado estas pli malfacila kaj la risko je fuŝo estas ial pli granda. --Tlustulimu (diskuto) 12:42, 25 Jun. 2013 (UTC)

Leiderdorp[redakti fonton]

Saluton, Pietermeneer. Kion signifas Belangrijke verkeersaders en Leiderdorp? --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 25 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. bv. atenti, ke la ĝusta ligilo al la nederlanda provinco Limburgo estas Limburg (Nederlando) kaj ne Limburg.

Pieter, mi jam atentigis pri tiu eraro antaŭ pluraj tagoj, sed daŭre vi kreas la malĝustajn ligilojn, kiujn aliaj ade devas korekti ... Ĉu entute vi legas vian poŝton??

Bonvolu krome atenti, ke en Esperanto oni diras "La provinco Limburgo" kaj ne "La provinco de Limburgo". Same kompreneble por la aliaj provincoj. PaulP@diskkont 17:32, 28 Jun. 2013 (UTC)

Ŝajne vi iom forgesis ĉe Rijnwoude. --kani (diskuto) 13:42, 27 Jun. 2013 (UTC)

Solvite pri la antaŭo. Nun vi forgesas meti kategorion:Urboj de Nederlando, aŭ Municipoj de Nederlando, aŭ Geografio de Nederlando.--kani (diskuto) 00:40, 28 Jun. 2013 (UTC)
Ne zorgu. Mi jam konstatis, ke nur post kelkaj malmultaj forgesoj jam aperas kategorio.--kani (diskuto) 00:43, 28 Jun. 2013 (UTC)

Interlingvaj ligiloj kaj kategorioj[redakti fonton]

Kara, dum vi kreas artikoloj bonvolu zorgi ke ili ligu al alilingvaj Vikipedioj (vidu instrukciojn en Vikipedio:VD#D1) kaj ke ĝi havu kategoriojn (vidu en Goirle). Amike --KuboF (diskuto) 16:47, 28 Jun. 2013 (UTC) ==

Kara, kio nun estas tio? Ĉu Rijswijk aŭ Deurne? Deurne_(Nederlando) PaulP@diskkont 17:24, 28 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, ĉar vi korektis! Sed vi denove forgesis la kategorion, la vikiligilojn, kaj vi faris la eraron pri kiu mi jam atentigis: devas esti "Provinco Norda Brabanto" kaj ne "Provinco de Norda-Brabanto". Mi nun mem korektis ĉion tion. Dankon! PaulP@diskkont 18:01, 28 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. Mi petis forigon de tiu artikolo ĉar en ties nuna stato estas nelegebla, nekomprenebla kaj ne vikipedieca. Post preno de artikolo el tradukilo oni devas poluri ĝin. Se ne, ĝi estas malutila en Vikipedio. Se vi bezonas helpon por tio, mi volonte helpos. Ĉiukaze vi devus meti unue en tiaj artikoloj ŝablonon redaktata. Rigardu sube de la redakta paĝo por trovi la markon por ŝablonoj. Kaj poste anstataŭ meti novan artikolon, dediĉi tampon al perfektigo de la artikolo kaj senecese oni povas forigi ties plej malfacilan parton. Ĝis kaj dankon.--kani (diskuto) 17:19, 14 Okt. 2013 (UTC)

Pietermeneer, dankon pro uzado de WikiTrans en via laboro. Por plifaciligi laboradon per tiu tradukilo estis kreita Vikipedia aldonaĵo. Ĝi provizas belan interfacon per kiu oni rekte en Vikipedio tradukas artikolojn, povas fari antaŭrigardon kaj ĉiuokaze la fina artikolo estas pli bele formatigita, enhavas ligilojn kaj bildojn kaj eĉ pli.
Por povi ŝalti ĝin vi devas iri al viaj preferoj - aspekto kaj ŝalti la aspekton Vektoro, poste al viaj preferoj - aldonaĵoj kaj ŝalti WikiTrans. Jen ĉio, ŝaltita! Poste simple serĉu novan, nekzistantan, artikolon kaj anstataŭ serĉo-rezultoj aperos nova artikolo. Sufiĉas lingve revizii ĝin kaj konservi. Se vi havas demandojn, mi volonte helpos. --KuboF (diskuto) 21:22, 14 Okt. 2013 (UTC)

Ĝemelaj urboj[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro via kontribuo tiurilate. Tamen kontrolu viajn agadojn, ĉar vi metis la saman artikolon pri listo de ĝemelaj urboj en Nederlando kelkaj fojojn, nome kiel ĝemelaj urboj, Ĝemelaj urboj, Ĝemelurboj ktp. Por tio oni devas uzi alidirektilojn, tio estas diversaj titoloj por UNUSOLA artikolo. Tiele mi devis "ĉasi" tiujn artikolojn por konverti ilin en alidirektiloj kaj malaperigi ilin de la listo de novaj paĝoj, ĉar ili ne estis fakte novaj, sed ripetitaj.--Seminario (diskuto) 09:03, 28 Mar. 2014 (UTC)

Mi ŝangis redaktado en la paĝo ĝemelurboj. Mi ne komprenas de kiuj fotoj vi parolas. Bonvolu indiku pli da detaloj. Ĉu nun estas ankoraŭ problemoj? Pieter


Diskuto:Ĝemelaj Urboj Internaciaj

Al la redakcio de Vikipedio. Jam ekzistas dum kelka tempo la paĝo Ĝemelurbo aŭ ĝemelaj urboj en kiu la enhavo de tiu ĉi artikolo jam estas kaj multe pli. Ĉu oni bezonas konservi tion artikolon?

Pieter

Listo de ĝemelaj urboj en Nederlando[redakti fonton]

(ŝovita de Diskuto:Pieter Engwirda ĉar temas pri komuniko al la uzanto, ne pri la temo de la artikolo --KuboF (diskuto) 20:07, 16 Okt. 2015 (UTC))

Saluton,

vi faris (kiel Pietermeneer) aldonojn al la listo de ĝemelaj urboj en Nederlando; sed mi ne trovas similajn informojn en la alilingvaj listoj. Certe la angla kaj franca listoj estas – laŭ la grandeco – nekompletaj. Ĉu ankaŭ la nederlanda?

Umbert' (diskuto) 10:15, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Jes, en la Esperanta versio eĉ la lasta redividigo de Nederlandaj komunumoj de la 1-a da januaro 2015 estas inkluzivigita. Mi vidis ke almenaŭ tiu ĉi NE estas en la Nederlanda versio.
Pietermeneer

Ravenstein (Nederlando)‎[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malfaris vian "tradukon" de Ravenstein, ĉar tiu artikolo temas pri urbo en Germanio, kiel parte eĉ videblas ĉe la intervikioj, eĉ la nederlanda. Vian tradukaĵon mi transmetis al Ravenstein (Nederlando)‎. Bonvolu labori pli atenteme. --Tlustulimu (diskuto) 09:41, 3 Nov. 2015 (UTC)

Saluton. Via uzantopaĝo alidirektas al Pieter Engwirda, kaj pri tiu artikolo mi skribis mesaĝon al Uzanto-Diskuto:Pieter_Engwirda#Artikolo_pri_vi. Se do vere temas pri vi, kion ni faru pri la artikolo? Amike. --KuboF (diskuto) 18:52, 3 Nov. 2015 (UTC)

Aliĝo al traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Pietermeneer! Vi en Novembro tradukis iun artikolon per la traduka helpilo EnhavTradukado kaj vi do povas partopreni la Tradukan konkurson. Sufiĉas, ke vi tuj aliĝu ĉe Vikipedio:Konkurso/2015/Konkursantoj kaj vi povos gajni valorajn premiojn. Ĉiuokaze rapidu, la konkurso fermiĝos la 30an de Novembro je 23:59 UTC. --KuboF (diskuto) 23:15, 29 Nov. 2015 (UTC)


Saluton!

La ĝusta artikolo ekzistas: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pieter_Engwirda kun majuskla familia nomo.Narvalo (diskuto) 11:12, 31 okt. 2017 (UTC)[Respondi]