Diskuto:Slivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sveĉo)

ĉu slivo aŭ sveĉo? Ambaŭ vortoj nek fundamentas nek pivas... "slivo" almenaŭ aperas en PIV en la vorto slivovico... DidiWeidmann (diskuto) 16:32, 20 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke uzanto sendiskute alinomis al Sveĉo. Mi proponas, ke ni malfaru tion. La terminon "slivo", kiu eĉ aperas en la artikolo, mi ĵus trovis en la nova vortarego "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de p-ro Krause, en la dua volumo, sur la paĝo 1223. Tion ni ja senprobleme povos referenci por eviti eventualajn reajn sendiskutajn titolŝanĝojn. Ĉu ekzistas eble pliaj fontoj por "slivo" aŭ eble eĉ por "sveĉo"? La vorto "slivo" similas al la PIV-a kapvorto "slivovico". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 23:33, 26 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ĵus trovis la terminon "slivo" eĉ en la la iomete malnova vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", sur la paĝo 713. --Tlustulimu (diskuto) 23:37, 26 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ la vortaro "Esperanta-ĉeĥa", de Karel Kraft kaj Miroslav Malovec, enhavas la terminon "slivo", nome sur la paĝo 203. —La komenton aldonis, sen subskribo, Tlustulimu (diskuto • kontribuoj)
Por Por: La ega rusa-esperanta vortaro de Kontratjev kaj PIV ambaŭ provizas la etimologie rilatan terminon «slivovic/o». Dume, «sveĉ/o» troviĝas nenie en miaj vortaroj, nek uzatas en la interreto laŭ simpla guglo-serĉo. Serĉo en CorpusEye rezultigis 3 trafojn por «slivo» kaj 0 por «sveĉo».
Miaopinie, ĉio ĉi donas sufiĉan kialon por renomigo al «slivo». Aŭdrea (diskuto) 03:51, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:09, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:29, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 22:48, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo kaj ĝia nomo estas plurrilate problemaj, sed ĉiuokaze la titolon "Sveĉo" ni malaprobu. Estas rimarkinde, ke ne ekzistas multaj samtemaj artikoloj en aliaj Vikipediaj lingvoj.
1. En la redaktoresumo de la nomŝanĝo, kiun faris Voboda, estas dirite: "Voboda movis paĝon Slivo al Sveĉo: PIVa nomo". Sed "Sveĉo" ja ne troveblas en PIV. Eble Voboda celis la vorton kveĉo. PIV difinas: "kveĉ/o 🌾 Speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita." Laŭ la priskribo en la artikolo Sveĉo/Slivo tio povus esti taŭga vorto, sed mi dubetas pri ĝia uzindeco. En la reto tamen troveblas eĉ reala uzo (maloftega) de "kveĉo".
2. La Franca Vikipedio difinas la vorton "quetsche" (ŝajne la fonto de "kveĉo") kiel specon de pruno (Pr. domestica ssp insititia), sed tiu speco ne similas al Prunus domestica ssp domestica. Ĉi tio estas nur unu ekzemplo pri konfuzebloj. Ankaŭ ne estas klare, kion vortaroj celas per la propono "slivo".
3. "Slivo" ŝajnas esti pure vortarista inventaĵo, slavdevena. Similaj vortoj en la Slavaj lingvoj ŝajnas signifi simple "pruno" (ĉu mi iel miskomprenis?). Ĉu indas enkonduki tian vorton por tute aparta uzo en Esperanto, por signifi unu subspecion aŭ varion de pruno?
4. La komenco de la artikola teksto estas vere konfuza, pli problema ol la titolo de la paĝo. Ĝi uzas la vorton "pruno" kun malsamaj signifoj (arbo, frukto de iu ajn prunarbo, frukto de certa speco de prunarbo). Estas dirite eĉ "La frukto tre similas al pruno", kvankam estas klare, ke ĝi estas pruno.
5. Pli grave ol diskuti pri la titolo estus kunigi la artikolon kun la artikolo Pruno kaj tie diskuti pri eventualaj similecoj kaj diferencoj inter la varioj kaj subspecioj kaj enkonduki kaj diskuti la proponitajn nomojn. Se oni vere bezonas apartan nomon por la aĵo, kiun priskribas ĉi tiu artikolo, oni utiligu la efektive PIV-an vorton kveĉo. Sed antaŭ tio estu certaj, kion la artikolo vere priskribas kaj kion vere celas la PIV-a difino kaj kion vere signifas la diverslingvaj nomoj de prunspecoj. --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC) Temas pri speco de pruno, kaj oni metu la tekston en la jam ekzistantan artikolon Pruno.[Respondi]

Komento Komento: @Surfo: Ne temas pri speco de pruno, sed pri subspecio de prunarbo. Tial ja estas aparta artikolo. Krome ja ekzistas artikolo pri plia subspeco, nome mirabelo. Mi foje vidis, ke en la germana artikolo eĉ enestas listo kun kelkaj pliaj subspecioj, en la tiea ĉapitro pri sistematiko. Sed ial multaj el ili mankas en nia prunarbo. Eble ja estus bone aldoni la liston laŭ la germana artikolo kun la tieaj rimarkoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Tlustulimu: skribis: "Ne temas pri speco de pruno" –˔ Kial do, ekzemple, PIV diras pri kveĉo, mirabelo kaj renklodo, ke tiuj estas "speco de pruno"? Nu, la titolo "Sveĉo" estas certe erara. Se fakte temas pri Prunus domestica ssp. domestica, ĝi ja estu tutsimple prunarboprunujo, kaj la frukto estu pruno, laŭbezone kun iu adjektivo (eble hejma). PIV nenion diras pri aubspecioj ĉe la vortoj kveĉo, mirabelo, renklodo, do oni devas tiajn detalojn konjekti el la priskriboj kaj per alilingvaj similaj vortoj. Plej verŝajne ĉi tiu slivo/sveĉo temas pri la frukto, kiun PIV nomas "kveĉo". Ĉiuokaze, "sveĉo" estas forigenda, sed ankaŭ "slivo" ne estas bona. La diverslingvaj artikoloj en Vikipedio donas informojn pri subspecioj de Prunus domestica, sed tiuj estas kontraŭdiraj inter si. Eble mi koncedu, ke, kiel unua helpo, konvenas simple revenigi la titolon "slivo", sed tio ne solvas la tutan pruno-kaĉon. --Surfo 17:21, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉiuj konsentas, ke "la titolo "Sveĉo" estas certe erara". Do mi renomigas la artikokon de "sveĉo" al "slivo", kiel petis multaj voĉdonoj. Tamen Surfo pravas, ke en PIV ankoraŭ ekzistas vorto "kveĉo", kaj povus esti ke tiu uzanto Voboda simple mistajpis kaj celis alinomi paĝon "slivo" al titolo "kveĉo". Tamen, se dulingvaj vortaroj en tri lingvoj notas vorton "slivo", tio sufiĉas pro pravigo havi la vorton je tiu titolo Ŝablono:Re:Tlustulimu Ĉu vi en la renomita artikolo ankoraŭ povus tekste nomi la referencojn al la ĉi tie menciitaj vortaroj? ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

En la paĝo prunuso, kiu donu superrigardon de ĉiuj fruktoj similaj al prunoj kaj la koncernaj arboj, mi notis: «Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ekzistas ankoraŭ kveĉo (speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita) kaj renklodo (speco de pruno ĝenerale globa kaj verdeta aŭ flaveta, sukoriĉa kaj dolĉa), latine Prunus domestica subsp. italica, d:Q1283218. Por renklodo mankas ankoraŭ artikolo, kaj kveĉo, kiu eble estas sinonimo al slivo ({de} norme Zwetschge, regione Quetsche, {nl} kwets, {sv} sviskon, {dsb} slěwcyna - almenaŭ la formoj germanaj kaj nederlanda tre memorigas pri vorto "kveĉo"), devus ankoraŭ esti botanike enordigita.» ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]