Distrikto Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Burgenlandkreis)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri distrikto en Saksio-Anhalto, Germanio. Por informoj pri samnoma federacia lando de Aŭstrio, vidu la artikolon Burgenlando.
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Saksio-Anhalto
Administra urbo: Naumburg (Saale)
Areo: 1413,47 km²
Loĝantoj: 177 212 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 132
Aŭtokodo: BLK
Municipokodo: 15084
Komunumoj: 33
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La distrikto Burgenland (germane Burgenlandkreis, aŭtokodo BLK) situas en centra Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1413 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 177 212 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Burgenland kaj distrikto Weißenfels. Administra centro de la distrikto estas la urbo Naumburg (Saale) - ties nomo jam indikas, ke la rivero Saale trafluas la distriktan teritorion.

Naumburg (Saale) estas la dua plej granda distrikta urbo kaj ties administra centro
Weißenfels havas iom malpli ol 40 000 loĝantojn kaj estas la plej granda urbo de la distrikto
Zeitz havas iom malpli ol 30 000 loĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo de la distrikto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]