Distrikto Nyíradony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Nyíradony [njIradonj], (hungare Nyíradonyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situas sur ebenaĵo en la orienta parto de la departemento (same en la orienta parto de la lando).

Distrikto Nyíradony en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Nyíradony, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 5 estas vilaĝoj.

La areo estas 510,31 km², kie loĝas 29 303 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, maizoj) kaj bestobredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiuj komunumoj apartenis al diversaj distriktoj en la historio, ekzemple inter 1926-1950 al departemento Szabolcs, al distrikto ’’Ligetalja’’ (komence la distrikta ĉefurbo estis Nyíracsád). Menciindas, ke la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio