Nyíradony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nyíradony
Nyiradony hunting lodge front.jpg
Flag of Nyíradony.svg
Flago
HUN Nyíradony COA.jpg
Blazono
Areo 97 km² (9 700 ha)
Loĝantaro 7 768
Poŝtkodo 4254
Telefona antaŭkodo 52
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nyíradony
Retpaĝo: www.nyiradony.hu

Nyíradony [njIradonj] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Nyíradony, kies centro estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nyíradony situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Mátészalka. Balkány troviĝas 10, Debrecen 30, Mátészalka 47, Budapeŝto 248 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la frua historio estis tie 2 komunumoj: Adony kaj Gutkeled. Skriba dokumento mencias unuafoje Gutkeled en la 11-a j.c.,, Adony en 1301. En Gutkeled formiĝis terfortikaĵo kaj abatejo, kion la tataroj detruis en 1241.

Ruinaĵoj de abatejo en Nyíradony

Antaŭ la turkoj la abatejo estis trakonstruita por esti ankaŭ burgo. Ĝi estis detruita en 1660. En Adony en 1776 pastrejo, preĝejo omaĝe al Sankta Georgo en 1779. Ekde 1881 la komunumo iĝis distriktejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Grekokatolika preĝejo
  • Apud la urbo granda arbaro troviĝas, aparta arbara fervojeto liveras la lignon al Debrecen, kiu liveras ankaŭ turistojn. La fervojo nomiĝas Zsuzsi (ĵuĵi) (=Suzanjo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]