Dmitri Mamin-Sibirjak
Dmitri Narkisoviĉ MAMIN-SIBIRJAK (ruse: Дмитрий Наркисович Мамин-Сибиряк; pseŭdonimo de Dmitiri Narkisoviĉ Mamin; naskiĝis la 6-an de novembro 1852 en vilaĝo Visim, Permja regiono, Rusia Imperio; mortis la 15-an de novembro 1912 en Peterburgo) estis fama rusa verkisto.
Mamin studis teologion kaj medicinon. Ekde 1877 li dediĉis sin al literaturo. Li estas konata ĉefe pro siaj naturalismaj kaj socikritikaj, kontraŭkapitalismaj romanoj kaj noveloj laŭ la modelo de Émile Zola, kiuj temis pri la vivo de siberiaj ministoj en Uralo.
En Esperanto aperis
- Rusaj rakontoj. Fabeloj al Helenjo. Kvin rakontetoj, tradukis Nikolaj Kabanov.
- 1-a eldono (= Esperanta biblioteko internacia 4). Berlin: Möller & Borel, 1909. 44 paĝoj.
- 2-a eldono. Berlin: Ader & Borel, [ĉ. 1910-1920]. 44 paĝoj.
- 3-a eldono. Berlin: Ellersiek & Borel, 1924. 47 paĝoj.
- Reeldono. Krakovo: Pola Esperanto-Asocio, 1990. 47 paĝoj.
- Fabeloj por Helenjo. Lingve reviziita elektronika eldono. Tyresö: Inko, 2003. 49 paĝoj.
- La maljuna Eleska, en: Rusaj noveloj (= Muusses Esperanto-Biblioteko 2). Tradukis A. Filatov. Purmerend: Muusses, 1937. Entute 32 paĝoj.