Dmitro Pavliĉko
Dmitro Pavliĉko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Дмитро Васильович Павличко | |||||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1929 en Stopchativ | ||||
Morto | 29-an de januaro 2023 (93-jaraĝa) | ||||
Etno | ukrainoj vd | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko • Sovetunio • Ukrainio vd | ||||
Alma mater | Lviva Universitato vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio • Popola Movado de Ukrainio • Democratic Party of Ukraine vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Solomiia Pavlychko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • ĵurnalisto • diplomato • tradukisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • politikisto • scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1953–2023 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
PAVLIĈKO Dmitro ukraine Дмитро Павличко (nask. 28-an de septembro 1929—29-an de januaro 2023) estis poeto, literaturologo, tradukisto, diplomato.
Li naskiĝis en Ivano-Frankivska provinco, diplomiĝis en Lviva Universitato pri filologio. Laboris en literaturaj fakoj de Lviva teatro de juna spektanto kaj de Kijiva Dovĵenka kinostudio. Redaktis revuojn "Ĵovtenj" kaj "Vsesvit" (1971—1978). Ambasadoro de Ukrainio en Slovakio kaj Pollando. De 2005 —parlamentano.
La unua poem-kolekto "Amo kaj malamo" aperis en 1953. Lian poemon "Du koloroj" (Esperanta traduko de V. Melnikov) oni delonge konsideras kiel popol-kanton. Verkis multajn literaturologiajn artikolojn. Tradukis de la angla (sonetojn de Ŝekspiro), bulgara, hispana.