Dolmentombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtonbloktomboj de ŝtoncirklo de Kenmare en la graflando Chiarraí en Irlando.
Ŝtonbloktombo en la an Boireann en la irlanda komunumo An Cabhán.

Boulder Burial (esperante eble dolmentombo) estas esprimo en la arkeologio de Irlando. Ĝi estas dolmeno kun masiva kovroŝtono. La kovroŝtono kuŝas proksime ĉe la tersurfaco sur tri aŭ pli da malgrandaj ŝtonoj (subtenŝtonoj) kaj tiele ĝi formas malaltan kaj kestosimilan kavon.

Konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Tiu formo de megalita tombo troviĝas precipe en la sudokcidenta Irlando. Ili datiĝas el la bronzepoko kaj ferepoko. La ofte de malproksime videbla granda ŝtonego havas longecon de ĝis 3,35 metroj (Cappaghavuckee). La ŝtonegoj ofte estas rondigitaj. Ofte oni uzis migrajn ŝtonegojn. En Ballycommane, Cooradarrigan kaj Cullomane la kovroŝtonoj konsistas el blanka kvarco. La subtenŝtonoj estas ne pli alta ol unu metro kaj estas fosita profunde en la tero. Ankaŭ la subtenŝtonoj povas esti el kvarco.[1]

Listo de dolmentomboj (Boulder Burials)[redakti | redakti fonton]

Selekto de dolmentomboj

  • Achadh Conaire (Achonry)
  • Ardaneneen, norde de la ŝtonparo de Cnocán (Knockane)
  • Baile Uí Chomáin) (Ballycommane), kun paro de menhiroj
  • Ballyvackey, kun dolmentombo kaj menhiro
  • Bhaile Uí Ruanaí (Ballyroe), en la valo de la rivero Roury
  • Barroe
  • Baurnahulla
  • Bawngare
  • Bohonagh, kun ŝtoncirklo
  • Brenny More, ŝtoncirklo kaj kvar dolmentomboj
  • An Bhuirgéiseach, (Burgatia)
  • Cathair Chirce (Caherkirky), 2 dolmentomboj kun menhiro
  • Cappaghavuckee
  • Cappanaboul, kun ŝtoncirklo
  • An Clochar (Clogher)
  • Orienta Cullomane
  • Coulcoulaghta
  • Cooradarrigan, du dolmentomboj
  • Currakeal
  • Derryclough Lower
  • Dunmanus East
  • Fán Uí Ghealabháin (Fanygalvan)
  • Gorteanish, kun ŝtoncirklo
  • Keamore, kun mallonga ŝtonvicoj
  • Kilmore
  • Kenmare
  • Knocks (3 dolmentomboj)
  • Lisheen Lower, Cloche Mor kaj Cloche Beag du dolmentomboj
  • Mill Little 3 dolmentomboj kun ŝtoncirkloj kaj paro de menhiro
  • Maughanclea ŝtoncirkloj kaj du dolmentomboj
  • Old Court
  • Oranmore
  • Reanacaheragh
  • Tanrego West
  • La tri monaĥoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seán Ó Nualláin: Boulder-Burials. Proceedings of the Royal Irish Academy, Section C: Archaeology, Celtic Studies, History, Linguistics, Literature, 78, S. 75–114, 1978

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Seán ó Nualláin: Stone Circles in Ireland, Country house, Dublin 1995, ISBN 0-946172-45-5, 48 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]