Dominique Strauss-Kahn
Dominique Strauss-Kahn | |
---|---|
Franca politikisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-a de aprilo 1949 en Neuilly-sur-Seine |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | HEC Paris • Universitato de Bristol • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Lycée Carnot • Université Paris-Nanterre • Universitato de Parizo 6 • Universitato de Parizo • Albert I Lycée • classe préparatoire aux grandes écoles |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Marc-Olivier Strauss-Kahn |
Edz(in)o | Anne Sinclair |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • advokato • universitata instruisto |
Dominique STRAUSS-KAHN [dominik stros kan], alinomita DSK, estas franca politikisto, naskiĝinta la 25-an de aprilo 1949 en Neuilly-sur-Seine (Hauts-de-Seine), ano de la franca Socialista Partio (PS), kaj deputito de la 8-a distrikto de Val-d'Oise (Sarcelles).
Li estis urbestro de Sarcelles de 1995 ĝis 1997. Li estis nomumita por 5 jaroj kiel direktoro de la Internacia Monunua Fonduso[1] la 28-an de septembro 2007 sed li demisiis la 18-an de majo 2011 post akuzo pri asertita seksperforto kontraŭ hotelĉambristino.
Je la 22-an de aŭgusto 2011 la usona Publika Ministerio nuligis la kulpigojn kontraŭ Straus-Kahn, ĉar la prokuroro opiniis ke la deklaroj de la supozata viktimo ne estis sufiĉe fidindaj.