Donald Peterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Peterson
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1933 (1933-10-22)
en Winona
Morto 27-an de majo 2018 (2018-05-27) (84-jaraĝa)
en El Lago
Mortokialo osta kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj • West Point
Okupo
Okupo oficirokosmonaŭtoinĝeniero
vdr

Donald PETERSON (plennome Donald Herod Peterson ; la 23an‏ de oktobro 1933, Winona, Misisipio - la 27-an de majo 2018, El Lago, Teksaso) estis usona piloto kaj astronaŭto, kiu partoprenis en kosmoprogramoj kaj flugis en la kosmon [1][2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Donald Patterson naskiĝis en Winona, Misisipio. Post lernejo li estis akceptita por studi ĉe West Point kaj diplomiĝis kun bakalaŭro en 1955. Post lernejo, li membriĝis en la Usona Aerarmeo kaj kompletigis pilotokurson [3]. En 1962 li diplomiĝis kun magistro pri nuklea inĝenierado. Li poste kompletigis esploran flugkurson en Edwards Air Force Base [4].

NASA[redakti | redakti fonton]

En 1969, Patterson estis akceptita en la NASA- Astronaut Unit. Dum ĉe NASA, li estis membro de la subtena teamo de Apollo 16 [5].

Patterson estis skippiloto en la STS-6 misio kiu ekis en 1983 kun Paul Weitz, Karol Bobko kaj Story Musgrave surŝipe. Ĉi tiu estis la unua fojo, ke la ŝipanaro de la kosmopramo faris eksterveturilan agadon. Pro sanproblemoj li forlasis NASA en 1984 [6].

Post retiriĝado de NASA, Patterson laboris kiel konsultisto por diversaj firmaoj funkciigantaj en la kampo de pilotataj kosmoflugoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Men in the News", April 5, 1983.
  2. "Donald Peterson Sr, Who Spacewalked the Challenger, Dies at 84", May 29, 2018. Kontrolita May 30, 2018.
  3. "Mrs. Ruth Smith remembers Don Peterson, the student", May 5, 1983, paĝo 66.
  4. For Don Peterson, science fiction becomes reality. UPI (March 26, 1983). Alirita May 28, 2018.
  5. DONALD H. PETERSON (COLONEL, USAF, RET.), NASA ASTRONAUT (DECEASED) NASA Biography. NASA (May 1994). Alirita May 14, 2021.
  6. Shayler, David. The Last of NASA's Original Pilot Astronauts: Expanding the Space Frontier in the Late Sixties.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]