Story Musgrave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Story Musgrave
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1935 (1935-08-19) (88-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sirakuza UniversitatoUniversitato de KentukioUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • St. Mark's School • Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons • Marietta College • Dexter School • University of Houston–Clear Lake
Familio
Patrino Marguerite Swann
Okupo
Okupo kosmonaŭto • statistikisto • pilotooficirokemiistokuracisto • glider pilot
vdr

Story MUSGRAVE (plennomo Franklin Story Musgrave ; ‏ la 19-an de aŭgusto 1935, Bostono) estis usona kosmonaŭto kaj kuracisto, kiu partoprenis en kosmaj programoj kaj flugis en la kosmon 6 fojojn [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Story Musgrave naskiĝis en Bostono en familio kun longa historio en Masaĉuseco kies prauloj venis al Usono sur la ŝipo Mayflower [2]. En 1953, post fino de lernejo, li aliĝis al la Usona Marinfanteria Korpuso. Musgrave servis en diversaj pozicioj en Koreio, Japanio kaj Havajo. En 1958 li estis liberigita kaj komencis studojn. Musgrave kompletigis matematikstudojn en la Sirakuza Universitato, magistron en Informadiko ĉe la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso, kaj medicinajn studojn en Universitato Kolumbio en 1964. Fininte siajn medicinstudojn, li studis en hospitalo kaj poste komencis specialiĝi pri spaca medicino. En tiu ĉi kampo li verkis ĉirkaŭ 25 sciencajn artikolojn.

NASA[redakti | redakti fonton]

Story Musgrave estis selektita por la astronaŭta unuo en aŭgusto 1967. Li estis parto de la teamo kiu evoluigis la kosmopramon kaj estis membro de la terteamo en pluraj misioj [3].

La unua kosmoflugo de Musgrave estis en 1983 sur la kosmopramo Challenger kiel parto de la misio STS-6. Dum tiu ĉi flugo li faris sian unuan eksterveturilan agadon. En 1985, li flugis duan fojon per la kosmopramo Challenger kiel parto de la misio STS-51-F. En 1989 li estis ŝipano de la kosmopramo Discovery kiel parto de la misio STS-33. En 1991 Musgrave faris kvaran flugon de la kosmopramo Atlantis kiel parto de la misio STS-44. En 1993 li flugis per la kosmopramo Endeavour kadre de la misio STS-61. Dum ĉi tiu flugo, li faris trifoje eksterveturilan agadon por la prizorgado de la kosmoteleskopo Hubble. Lia lasta flugo estis efektivigita en 1996 sur la kosmopramo Atlantis kiel parto de la misio STS-80 [4].

Musgrave retiriĝis de NASA en 1997 [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Story Musgrave. Arkivita el la originalo je April 18, 2021. Alirita April 11, 2022.
  2. Story Musgrave (M.D.). Lyndon B. Johnson Space Center (August 1997). Arkivita el la originalo je April 11, 2022. Alirita April 14, 2021.
  3. "New Citizens to be Astros", August 3, 1967, paĝo 19.
  4. STS-80 KSC-96EC-1338 - STS-80 Mission Specialist Story Musgrave inspects orbiter. Kennedy Space Center (December 7, 1996). Arkivita el la originalo je April 6, 2021. Arkivigite je 2021-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
  5. NASA UFO STS-61 - Story Musgrave sees Snakes in Space. Arkivita el la originalo je January 9, 2023. Alirita December 11, 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]