Doraemon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doraemon
Origine ドラえもん

emblemo

mangaserio • plurkomunikila serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Fujiko F. Fujio
Lingvoj
Lingvo la japana
Eldonado
Eldondato 1-a de decembro 1969
Eldonejo Shōgakukan
Trajtoj
Ĝenro porinfana mangao, fantasto, sciencfikcio, komedio
vdr
Doraemon
mangaserio • plurkomunikila serio
Originala titolo ドラえもん
Origina lando Japanio
Ĝenro porinfana animeo
Verkita de Fujiko F. Fujio
Elsendo
Origina televidreto Nippon TV, TV Asahi
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Doraemon (ドラえもん, Doraemon) estas mangao kaj animeo kreita en la jaro 1969 de la japana mangaisto Himiko Fujisaki, sub la pseŭdonimo Fujiko F. Fujio. La mangao estis publikigita en revuoj de la eldonejo Shogakukan, inter 1969 kaj 1996. Tri jarojn post la unua publikigo, en 1973, Nippon TV elsendis en Japanio 26 epizodojn de animeo bazita sur la mangao. Nova anime-serio de TV Asahi komenciĝis en 1979 kaj finiĝis en 2005, post 1787 elsenditaj epizodoj. Post la jaro 2005, aperis nova serio, kun renovigita animacio, kies novajn epizodojn ankoraŭ oni elsendas. Ĝi probable estas unu el la plej sukcesaj mangaoj el la historio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Nobita Nobi estas 10-jaraĝa knabo, kiu loĝas en iu kvartalo de Japanio. Li vivas pli-malpli ĝoje, eĉ se li ne estas bonega studanto.

Iutage; Doraemon, blua, granda robot-kato aperis tra la tirkesto de la tablo de Nobita kaj prezentis sin kiel vojaĝisto de la 21-a jarcento, sendita de la pra-pra-nepo de Nobita, por malhelpi ke la pigreco de Nobita ruiniĝu la familion. Li posedas magian poŝon konektitan al la estonteco, el kiu li prenas inventaĵojn de la 21-a jarcento. Doraemon ĉiam provas helpi Nobitan tiom multe, kiom li povas, kuraĝigante lin por ke li studu, kaj protektante lin kontraŭ Jaian kaj Suneo.

Ĝis 1992, la epizodoj dividiĝis en tri rakontojn, kun averaĝa daŭro de po 7 minutoj en epizodo. De tiam, ĉiu epizodo havas 2 rakontojn, ĉiu daŭranta 11 minutojn.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Doraemon (ドラえもん)

Li estas unu el la ĉefpersonoj, kune kun Nobita. Li estas roboto fabrikita por helpi tiujn, kiuj bezonas lian helpon. Origine, li estis flava, kiel ĉiuj aliaj hejmrobotoj, sed post kiam muso manĝis liajn orelojn, forta deprimo trafis lin kaj li tiom ploris, ke la flava koloro malaperis. Pro tio, li timegas musojn. Li vojaĝas al la nuna tempo por helpi Nobitan, sendita de lia pra-pra-nepo. Li adoras anno-kuketojn. Li havas fratinon nomatan Dorami.

  • Nobita Nobi (野比 のび太)

Li estas la alia ĉefpersono, kune kun Doraemon. Li estas mallaborema, mallerta kaj iom stulta 10-jaraĝa knabo. Li ĉiam malfruiĝas al la lernejo kaj sia panjo ĉiam skoldas lin, precipe pro stud-rilataj temoj. Liaj amikoj estas Jaian kaj Suneo, kiuj ne ĉiam traktas lin bone kaj ne eĉ estas veraj amikoj de li, kaj Shizuka, knabino al kiu li enamiĝis. Kutime, Nobita petas al Doraemon utilan estontecan inventaĵon, sed li ĉiam kreas problemojn per ĝi.

  • Shizuka Minamoto (みなもと しずか)

Ŝi estas la nura knabino el la amik-grupo de Nobita. Ŝi estas inteligenta, afabla kaj bela, sed ankaŭ kolerema kelkfoje. Ŝi ludas pianon kaj violonon, kaj akiras bonajn notojn. Tamen, ŝi ne partoprenas en fortaj sportoj kiel bazopilko, malkiel Takeshi aŭ Suneo. Nobita enamiĝis al ŝi, kaj eĉ se Nobita kutime fuŝas la situacion, li scias ke ili ambaŭ geedziĝos estontece.

  • Takeshi Goda (ごうだ たけし)

Li estas la plej forta kaj alta ulo el la grupo, tial ĉiuj nomas lin Jaian (Grandulo). Li estas tre kolerema kaj volas ke ĉio estu liamaniere. Li pensas, ke li scipovas kanti, sed neniu vere ŝatas lian voĉon. Lia plej bona amiko estas Suneo.

  • Suneo Honekawa (ほねかわ スネお)

Lia familio havas multe da mono kaj tial Suneo ĉiam montras siajn novajn ludilojn al siaj amikoj, sed ne permesas al Nobita tuŝi ilin. Suneo preferas ne batali kontraŭ Jaian, do li elektas esti lia amiko. Li estas mensogema kaj kutime manipulas Nobitan.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Doraemon: Nobita kaj la Insulo de Mirakloj - Besta Aventuro (ドラえもん のび太と奇跡の島 ~ アニマル アドベンチャー): Doraemon kaj liaj amikoj vojaĝas al stranga insulo, kie oni parolas Esperanton.