Dua Kabineto Khuen-Héderváry
Aspekto
Dua Kabineto Khuen-Héderváry | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dua Kabineto Khuen-Héderváry | ||
Dum | 17-a de januaro 1910 - 22-a de aprilo 1912 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto Wekerle | |
Sekvanto | Kabineto Lukács | |
Dua Kabineto Khuen-Héderváry [kuen-hEdervAri] estis la dek kvina (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1910 kaj 1912.
Historio
[redakti | redakti fonton]La iama Unua Kabineto Khuen-Héderváry faris nenion, ol skandalojn kaj koruptojn, tamen rezulto de la nova tutlanda parlamenta baloto en 1910 fidis denove al Károly Khuen-Héderváry. Li tenis por si mem gravajn 3 ministeriojn. Ankaŭ tiu kabineto ne povis fari miraklon, la opozicio laŭkutime faris atakon pri la armea buĝeto. Kion fari? - Khuen-Héderváry abdikis. La sekva ĉefministro iĝis László Lukács (politikisto).
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Károly Khuen-Héderváry – ĉefministro, ankaŭ ministro pri enlandaj aferoj, ministro pri reĝaj aferoj, senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio
- László Lukács (politikisto) ministro pri financo
- Ferenc Székely – ministro pri justico
- Samu Hazai – ministro pri defendo
- Ferenc Székely – ministro pri religio kaj eduko (nur komence 6 semajnojn, poste János Zichy)
- Béla Serényi – ministro pri agrikulturo
- Károly Hieronymi – ministro pri komerco (nur 3 monatojn, poste László Lukács (politikisto) duonjaron, fine László Beöthy)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2014-12-20 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine hungare