Dunombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dunombro (aŭ dualo) estas gramatika subkategorio de la gramatika nombro. Kontraste al la ununombro kaj la nepreciza multenombro la dunombro signas duon de la priskribataj elementoj kun respondaj substantivaj, adjektivaj kaj foje ankaŭ verbaj formoj. Pliaj nekutimaj gramatikaj nombroj estas la trinombro kaj malmultenombro.

Apero

En la plej multaj lingvoj, kiuj konas dunombron, ĝi uziĝas precipe por nature paraj aĵoj, ekzemple por la paraj korperoj kiaj brakoj, kruroj, oreloj, okuloj, renoj ktp. aŭ ekzemple por ŝuoj, iloj kun du simetriaj partoj (tondilo aŭ tranĉiloj) aŭ geedzoj. Se la nombro de objektoj aŭ personoj kontraŭe nur hazarde estas du, ofte ozatas la normala multenombro.

En la hindeŭropaj lingvoj la dunombroj pli poste je granda parto anstataŭiĝis per multenombroj. Aliflanke en iuj situacioj ankaŭ originaj dunombroj foje transprenis multenombrajn funkciojn. En la sanskrita lingvo la dunombro ankoraŭ estis plene evoluinta, en la antikva greka kaj en la gota lingvoj la dunombro ankoraŭ troveblis en restoj. Ankaŭ en la aliaj ĝermanaj lingvoj ĝi ekzistis, pro sia komplekseco tamen pli kaj pli perdis je signifo. Diversaj dialektoj de la nordfrisa lingvo konservis dunombrajn pronomojn en la unua kaj dua personoj (ekzemple wat por "ni ambaŭ" kaj jat por "vi ambaŭ"), la dialekto de la insulo Sylt (nomata Sölring) ankaŭ en la tria persono) ĝis la unua duono de la 20-a jarcento.

Ankaŭ la plej multaj slavaj lingvoj historie havis dunombron, sed intertempe perdis ĝin, kun la escepto de la slovena, makedona kaj soraba lingvoj, kiuj plu praktike uzas dunombrojn.

En la nuntempaj keltaj lingvoj ĝi ekzistas kiel "eĥo" en specialaj vortoj por paraj korperoj, kvankam alikaze post 2 (kiel post ĉiuj nombrovortoj) uziĝus la ununombra (!) formo. En la malnovirlanda lingvo la dunombro ankoraŭ estis pli forta, kaj eĉ influis la fleksion de la substantivoj.

En multaj ekstereŭropaj lingvofamilioj la dunombro ankoraŭ ekzistas nuntempe. La plej multaj semidaj lingvoj havas ĝin, ekzemple la hebrea (nur por paraj objektoj kiel okuloj aŭ oreloj) kaj la araba.

En la nordaj lingvoj de la irokeza lingvaro la dunombro restis vivanta formo.

En Esperanto oni povus konsideri dunombro la uzadon de vortoj kiel "ambaŭ", "geedzoj", ktp.

Ekzemploj

Slovena lingvo

ununombro dunombro multenombro
korak („paŝo“ – virsekse) koraka koraki
lipa („tilio“ – insekse) lipi lipe
mesto („urbo“ – neŭtre) mesti mesta

Sorabaj lingvoj

La Sorabaj finaĵoj estas tre similaj. Nur ĉe la virseksaj formoj estas diferenco inter ambaŭ lingvoj, nome ke la suprasoraba havas malsamajn finaĵojn depende de la moleco de la lasta konsonanto.

Malsuprasoraba lingvo

ununombro dunombro multenombro
wuknik („lernanto“ – virsekse) wuknika wukniki
źowka („knabino“ – insekse) źowce źowki
wokno („fenestro“ – neŭtre) woknje wokna

Suprasoraba lingvo

ununombro dunombro multenombro
šuler („lernanto“ – virsekse kun mola lasta konsonanto) šulerjej šulerje
wosoł („azeno“ – virsekse kun malmola lasta konsonanto) wosołaj wosoły
holčka („knabino“ – insekse) holčce holčki
wokno („fenestro“ – neŭtre) woknje wokna

Makedona lingvo

ununombro dunombro multenombro
čekor („paŝo“ – virsekse) čekora čekori
čas („horo“ – insekse) časa časovi
konj („ĉevalo“ – neŭtre) konja konji

Litova lingvo

ununombro dunombro multenombro
vyras („viro“) vyru vyrai
mergina („knabino“) mergini merginos
einu („mi iras“) einava einame

Pola lingvo

En la pola nuntempe nur ekzistas ununombro kaj multenombro. Origine ankaŭ ekzistis dunombro, kiu kiel en preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj perdiĝis. Spuroj tamen konserviĝis en la pola, tamen tre malofte, ekzemple ĉe paraj korperoj w ręce („en unu mano“), w ręku („en ambaŭ manoj“), w rękach („en la manoj“ ekzemple de malamikoj, do en pluraj manoj), laŭ la bazaj vortoj ręka („la mano“), dwie ręce („du manoj“), trzy ręki (malnovstile „tri manoj“). En proverboj la dunombro ofte troveblas (ekzemple mądrej głowie dość dwie słowie anstataŭ dwa słowa: „al saĝa kapo sufiĉas du vortoj“) kaj la pola verkisto Adam Mickiewicz dum la 19-a jarcento ankoraŭ literature uzis ĝin.

Gota lingvo

  • ekzemple weis „ni“, wit „ni ambaŭ“

Araba lingvo

  • بيت (bayt) domo; بيتان (baytān) ambaŭ domoj, du domoj; بيوت (buyūt) domoj
  • أنت (ʾanta, ʾanti) vi ununombre; أنتما (ʾantumā) vi ambaŭ; أنتم, أنتن (ʾantum, ʾantunna) vi multenombre

Mohoka lingvo