Ehm Welk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EHM)
Ehm Welk
Persona informo
Ehm Welk
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1884 (1884-08-29)
en Angermünde
Morto 19-an de decembro 1966 (1966-12-19) (82-jaraĝa)
en Bad Doberan
Tombo Bad Doberan New Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko SzczecinBrunsvigoLübbenau • Dołuje • UeckermündeSchwerin • Ehm Welk House vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Komunista Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Agathe Lindner-Welk vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoscenaristo • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Bad DoberanMeklenburgo-Antaŭpomerio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ehm WELK [em velk] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto, 1884, mortis la 19-an de decembro, 1966) estis germana verkisto. Ehm Welk naskiĝis en Biesenbrow, apud Angermünde en Norda Germanio. Post lernado en la lernejo de sia vilaĝo, li lernis komercan fakon, fariĝis maristo kaj eklaboris kiel ĵurnalisto por diversaj gazetoj.

En 1922 li vojaĝis al Usono kaj Suda Ameriko; unu jaron poste li revenis al Germanio kaj laboris kiel ĵurnalisto kaj verkisto en kaj apud Berlino.

Li verkis du revoluciajn dramojn Gewitter über Gottland (1926) kaj Kreuzabnahme (1927), kiuj malgraŭ sukceso ĉe la publiko kaŭzis skandalojn kaj post mallonga tempo devis malaperi el la teatroj.

En 1934 Ehm Welk devis pasigi mallongan tempon en faŝisma koncentrejo. Kialo estis kritika artikolo direktita al la nazia politikisto Joseph Goebbels Herr Reichsminister, ein Wort, bitte! Dum la tempo post la aresto la nazioj malpermesis al li la verkadon.

Post 1935 Ehm Welk ja rajtis reveni al la verkado, sed la kondiĉo estis, koncentriĝis al ne-politikaj temoj. Dum tiu tempo estiĝis kelkaj el liaj plej popularaj romanoj, kiuj kun ilustra humuro priskribis la vivon de la kampara popolo en norda Germanio.

Post la Dua mondmilito li dum kelkaj jaroj forlasis sian literaturan karieron. Li restis en GDR kaj fondis en Meklenburgo ses popolajn altlernejojn; en 1946 li fariĝis direktoro de tia institucio en Schwerin.

En 1950 li ekloĝis en Bad Doberan. Ekde tiam li plene dediĉis sin al la verkado. Li gajnis diversajn altrangajn premiojn, fariĝis honora civitano de la urboj Bad Doberan kaj Angermünde, honora doktoro kaj profesoro en la Universitato de Greifswald.

Ehm Welk mortis en Bad Doberan.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gewitter über Gottland (dramo, 1926)
  • Kreuzabnahme (dramo, 1927)
  • Die Heiden von Kummerow (romano, 1937)
  • Die Lebensuhr des Gottlieb Grambauer (romano, 1938)
  • Die Gerechten von Kummerow (romano, 1943)
  • Mein Land, das ferne leuchtet (romano, 1952)
  • Im Morgennebel (romano, 1953)
  • Der Hammer will gehandhabt sein (rakontoj, 1958)
  • Der wackere Kühnemann aus Puttelfingen (romano, 1959)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]