EMMA por Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EMMA por Paco
organizaĵo
Komenco 2013 vd
Sidejo Romo
Moto Kiam muziko parolas,
ĉiuj komprenas
Retejo Oficiala retejo
vdr

La EMMA por Paco (angle EMMA for Peace, EMMA estas akronimo de Euro-Mediterranean Music Academy, Eŭropa Mediteranea Muzika Akademio) estas internacia neprofitocela organizaĵo por la antaŭenigo de paco per muzika kultura diplomatio kaj eduko en Eŭropo, la Proksima Oriento kaj la mediteranea regiono [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

EMMA por Paco estis fondita fare de Paolo Petrocelli en 2012 [2][3]. En oktobro 2013, EMMA por Paco estis oficiale lanĉita ĉe la 13-a monda pintkunveno de pacpoetoj de la Nobelo (angle Nobel Peace Poets) en Varsovio, Pollando [4][5].

Itala dirigento Riccardo Muti estis nomita Honora Prezidanto [6].

Agado[redakti | redakti fonton]

La celo de EMMA por Paco estas promocii muzikon kiel ilo por diplomatio per kunlaboro kun internaciaj instituciaj partneroj kiel la organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (precipe Unesko, UNICEF kaj UNHCR) kaj la Monda Pintkunveno de Nobel-Premioj pri Paco [7]. EMMA ankaŭ estas aktiva en individuaj partnerlandoj kun la subteno de naciaj organizaĵoj, same kiel organizado de koncertoj en gravaj ejoj kaj muzikfestivaloj tra en la regiono [8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sounds at the heart of the Mediterranean Arkivigite je 2015-04-03 per la retarkivo Wayback Machine. BBC Music Magazine, 25 February 2014.
  2. . Music weaves its way through international affairs. Cyprus Mail (November 10, 2015). Alirita Nov 4, 2019.
  3. Musica: nel Mediterraneo risuona la pace con 'Emma for Peace'. Yahoo Cinema Italia. Retrieved 2 March 2015 Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
  4. EMMA for Peace. World Summit of Nobel Peace Laureates. Alirita Nov 4, 2019.
  5. EMMA for Peace. Il Corriere Musicale (27 October 2013). Arkivita el la originalo je 7 November 2019. Alirita Nov 4, 2019.
  6. . Ruben Zahra in Euro academy for peace. Times of Malta (October 20, 2013). Alirita Nov 4, 2019.
  7. EMMA for Peace - Euro Mediterranean Music Academy for Peace Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine. Anna Lindh Foundation -Euro Med. Retrieved 4 March 2015[rompita ligilo]
  8. Med: nasce Euro-Mediterranean Music Academy for Peace Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine. ANSAmed, 11 October 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]