Eberhard Friedrich Walcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eberhard Friedrich Walcker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1794 (1794-07-03)
en Stutgarto
Morto 2-an de oktobro 1872 (1872-10-02) (78-jaraĝa)
en Ludwigsburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Johannes-Kepler-Gymnasium
Familio
Infano Paul Walcker
Okupo
Okupo orgenkonstruo • muzikilfaristo
vdr

Eberhard Friedrich Walcker (naskiĝis la 3-an de julio 1794 en Cannstatt (hodiaŭ Stutgart), mortis la 2-an de oktobro 1872 en Ludwigsburg) estis germana orgenkonstruisto kaj samkiel sia filo Oskar „Walcker Kortega Orgenkonstruisto sub Vilhelmo la 2-a (Virtembergo) kaj liveranto de la Vatikano“[1]. Same laŭ li estas nomata orgenfabriko tutmonden liveranta en Ludwigsburg.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Eberhard Friedrich Walcker validas kiel la plej fama orgenkonstruisto de la 19-a jarcento. Per variaj plibonigoj teknikaj kaj sonaj, precipe pro la perfektigo de la konusvalva kesto. Li edukiĝis en la orgenkonstruejo de sia patro Johann Eberhard Walcker kaj en 1821 li fondis en Ludwigsburg sian propran metiejon (ekde 1854 sub la nomo E. F. Walcker & Cie.).

Al la epokfarantaj novigoj je la orgenkonstruado de Walcker apartenas la perfektigo kaj disvastigo de la konusvalva kesto, dispozicimaniero stilforma por la germana orgenromantiko, samkiel la de Abbé Vogler sugestita konsekvenca utiligo de la partotonoj. Walcker sukcesis konstrui la unuan malferman 32'-registron, kiu pro la konstrumaniero sone rezultis kontentiga inkluzive de la malaltaj tonoj. Al li estas dankinda la enkonduko de la ĵaluzi-ŝvelilo por la 3-a manualo en Germanion, instalaĵo, kiun li pere de Vogler transprenis el Anglio kaj Francio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Por la firmao E. F. Walcker & Cie. nomindas jenaj konstruaĵoj kaj gravaj novkonstruaĵoj :

  • Saint-Pierre-le-Vieux en Straßburg, ĉeforgeno 1898
  • Urbopreĝejo „St. Jakobus“ (Ilmenau), 1911 kun 65 registroj
  • Katedralo de St. Mary kaj St. Anne (Cork Irlando), ĉeforgeno 1922 kun 62 registro, "verk-no. 2000"
  • Martin-Luther-preĝejo (Ulm), ĉeforgeno 1928
  • Katedralo Ulm, 1967-1969, novkonstruo de la ĉeforgeno (okcidentorgeno) kun 100 registroj sur 5 manualoj kaj pedalaro. Ĉi tiu orgeno enlistiĝis kiel "opus 5000" en la historion de la orgenkonstrua firmao.

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pfarrei und Kirche St. Petrus und Paulus, Neuhausen a.d.F.. (Arbeitsgemeinschaft Heimatforschung, Neuhausen a.d.F.) Mit Beitr. von Markus Dewald, Markus Grohmann, Maria E. Gründig, Wolfgang Zoll. Neuhausen a.d.F.: 1997.
  • Orgeln in Württemberg, hrsg. v. Helmut Völkl, Neuhausen-Stuttgart 1986, ISBN 3-7751-1090-9
  • Orgelwissenschaft und Orgelpraxis: Festschrift zum 200jährigen Bestehen des Hauses Walcker. Hrsg. von Hans Heinrich Eggebrecht. (Walcker-Stiftung für Orgelwissenschaftliche Forschung). Murrhardt-Hausen: Musikwiss. Verl.-Ges., 1980.
  • Johannes Fischer: Das Orgelbauergeschlecht Walcker in Ludwigsburg. Kassel u.a.: Bärenreiter 1966.

Einzelnachweise[redakti | redakti fonton]

  1. Adreßbuch von Ludwigsburg 1914

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]