Ede Toroczkai Wigand
Ede Toroczkai Wigand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de majo 1870 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 20-an de januaro 1945 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto verkisto |
Ede Toroczkai Wigand [torockai vigand], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toroczkai Wigand Ede estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, arkitekto, vitralisto, meblisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Wiegand, depost 1907 li prenis la plian nomon Toroczkai kun nomvariantoj Thoroczkay, Toroczkói.
Ede Wigand[1] naskiĝis la 19-an de majo 1870 (laŭ alia informo en 1869) en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 20-an de januaro 1945 (laŭ alia informo en la 22-an) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Wigand apartenis al la germana minoritato de la lando. Li studis pentroarton en Reĝa Industriarta Lernejo inter 1886-1889. Post la diplomo li estis eklezia pentristo, iom poste li partoprenis jardekon en ornamaj laboroj de la Parlamentejo (Budapeŝto). En 1900 li studvojaĝis kun ŝtata stipendio al Londono, Munkeno kaj Parizo, tiutempe li jam okupiĝis pri meblofasonadoj. Li vojaĝis ankaŭ en Hungario, kie li kolektis hungarecajn motivojn. Li apartenis al artistkolonio de Gödöllő inter 1901-1920, sed ekde 1918 li instruis ankaŭ en la Industriarta Lernejo. Inter 1907 kaj 1914 li vivis en Marosvásárhely, kie li havis multe da laboroj. Li ricevis plurajn medalojn en ekspozicioj. Li havis edzinon ekde 1908. Li mortis ĝuste dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 en nebula cirkonstanco, li estis provizore entombigita en sia korto.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Székelyföldi Ipari és Kereskedelmi Kamara (1910)
- pluraj popolaj (vilaĝaj) domoj
- lernejoj
- kazino en Tatabánya (1922)
- vilao por János Vaszary (pentristo)
Liaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Butorok (1902)
- Négyféle mívekről (1914)
- Öreg csillagok (1915; 1988)
- Hímes udvar (1917)
- A kert (1923)
- Architektura (1936)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva aprezo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2] Arkivigite je 2020-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
seĝo
-
tablo
-
vilao de János Vaszary (pentristo)