Edit Morelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 04:59, 5 jul. 2020 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Edit Morelli
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1940 (1940-04-12)
en Budapeŝto
Morto 7-an de decembro 2020 (2020-12-07) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ceramikisto
vdr

Edit Morelli, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Morelli Edit estas hungara emajlisto.

Edit Morelli[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1940 en Budapeŝto.

Biografio

Edit Morelli maturiĝis en arta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958. Ŝia plej grava instruisto estis Gyula Xantus, sed en 1970 ŝi lernis ankaŭ en libera lernejo de Xantus. Ŝi komence pentradis kaj kreis grafikaĵojn, ekde 1973 jam okupiĝis pri emajlopentrado. Post 2 jardekoj ŝi iĝis la plej elstara emajlisto. Inter 1986 kaj 1993 ŝi estis gvidanto de emajla artistkolonio en Nyíregyháza, sed ŝi laboris ankaŭ en simila kolonio en Kecskemét. Ŝi ricevis ŝtatan artpremion en 2003, plurajn ekspoziciajn premiojn inter 1969-2008.

Elektitaj emajlaĵoj

Elektitaj individuaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1971, 1993, 1999, 2001, 2009)
  • Kecskemét (1976, 1997)
  • Szeged (1983, 1989)
  • Helsinko (1998)
  • Talino (1999)
  • Keszthely (2005)

Elektitaj grupaj ekspozicioj

Elektitaj disĉiploj

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.