Edmund Fetting

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edmund Fetting
Tombo de Edmund Fetting kaj lia patrino
Tombo de Edmund Fetting kaj lia patrino
Naskiĝo 10-a de novembro 1927
en Varsovio, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Morto 30-a de januaro 2001
en Varsovio
Information icon.svg
vdr

Edmund Fetting (naskiĝis la 10-an de novembro 1927(nun 1927-11-10) en Varsovio, Pollando; mortis la 30-an de januaro 2001 samloke) estis pola aktoro kaj kantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1947-48 li kunestablis kaj estris la ĵazan bandon Marabut. En 1949 li paŭzis la studadon en la varsovia Ŝtata Teatra Artlernejo kaj komencis aktori en teatro. La ekzamenojn li trapasis ekstere en 1951.

Li laboris kiel aktoro en Teatro de Opolio en Opole (1949-1952), Teatro W. Bogusławski en Kalisz (1952-1953), Teatro S. Jaracz en Lodzo (1953-1956) kaj Nova Teatro en Lodzo (1956-1957). Decida momento en lia kariero estis kontrakto kun la Teatro Wybrzeże en Gdansko (1957-1960), kie li laboris kun elstaraj reĝisoroj, inter alie Zygmunt Hübner kaj Andrzej Wajda. Li ludis inter alie la rolon de Rodion Romanoviĉ Raskolnikov en Krimo kaj puno laŭ Fjodor Dostojevskij kaj ŝekspiran Hamleton.

El Gdansko Edmund Fetting iris al la Dramteatro en Varsovio (1960-1966), kiu tiutempe estis la plej grava teatrejo en la ĉefurbo. Tie li kreis elstarajn personaĵojn en modernaj teatraĵoj (de Sławomir Mrożek, Friedrich Dürrenmatt, Arthur Miller). Kun Varsovio Fetting restis ligita ĝis la fino de la vivo, aktorante sekve en la Teatro Ateneum (1966-1974), Teatro Powszechny (1974-1982), Teatro Na Woli (1982-1986) kaj Teatro Nowy (1987-1988). Li ankaŭ gastludis en la Teatro Współczesny, Teatro Rozmaitości kaj Teatro Komedia. En tiu tempo li ludis la rolon de Peters en la dramo Germanoj (Niemcy) de Leon Kruczkowski, la rolon de Grafo en Nie-Boska komedia de Zygmunt Krasiński, la rolon de Ŝopeno en Somero en Nohant de Jarosław Iwaszkiewicz, kaj aliajn.

Edmund Fetting ludadis ankaŭ en spektakloj de televida teatro, kie li prezentis inter alie elstaran rolon de Edgar Szyller en Famo kaj gloro de Jarosław Iwaszkiewicz aŭ la rolon de Kurt en Play Strindberg de Friedrich Dürrenmatt. Li ankaŭ ludis en la televita teatro de sensacio Kobra, elstare populara en la 60-aj kaj 70-aj jaroj.

Edmund Fetting aktoris en kelkdek filmoj. Unu el la plej gravaj aktoraj kreaĵoj de Fetting estas lia rolo de Józef Haller en la filmo La morto de prezidanto (Śmierć prezydenta) reĝisorita de Jerzy Kawalerowicz. Li ludis ankaŭ en la filmserioj Granda amo de Balzac, Nigraj nuboj, Reĝino Bona kaj aliaj. En la 1980-aj jaroj li limigis sian aktoran laboron pro kormalsano.

Edmund Fetting kantis popularajn film-kantojn, ekz. la Baladon pri tankistoj por la televida serio Czterej pancerni i pies.

En la 1960-aj jaroj la aktoro gvidis la elsendon Radia Kantostudio, volonte kantis baladojn de Bulat Okuĝava, kantojn de Charles Aznavour kaj Kurt Weill. La artisto havis varman, bonetosan voĉon. Li ravis la spektantojn kaj aŭskultantojn ne nur per sia talento, sed ankaŭ trankvilo, memregeco kaj kulturo.

Edmund Fetting estis entombigita en la tombejo Powązki en Varsovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]